Numero 130 – aŭtuno 2020
Toksoj: letero de filo al sia patro
Tiu ĉi estas adiaŭa letero de 19-jara junulo. La afero estas vera, ĝi okazis en hospitalo en San-Paŭlo, Brazilo.
“Mi opinias ke sur ĉi tiu mondo neniu celis priskribi sian propran tombejon. Mi ne scias kiel mia patro akceptos tiun ĉi raporton, sed mi bezonas ĉiujn fortojn dum restas tempo. Mi bedaŭras, mia patro, mi kredas ke tiu ĉi dialogo estas la lasta kiun mi havas kun vi. Mi ege bedaŭras, vere. Jam estas la tempo por ke vi konu la veron pri kiu vi neni-am suspektis. Mi estos konciza, klara kaj celtrafa.
Tokso mortigis min, mi konatiĝis kun mia mortig-anto kiam mi estis 15-jara. Terure, ĉu ne, patro? Ĉu vi scias kiel mi konis tiun malfeliĉegon? Pere de viro elegante vestita, vere eleganta kaj bone parolanta, kiu prezentis min al mia mortigonto: tokso.
Mi provis rifuzi, vere mi provis, sed la viro tuŝis mian honoron, dirante ke mi ne estas viro. Mi ne bezonas diri plu, ĉu ne, patro? Mi eniris en la mondon de tokso.
Komence okazis revado; poste torturoj, mallumo, mi nenion faris sen la ĉeesto de tokso. Poste venis la aer-manko, timo, halucinoj, kaj tuj poste la eŭforio de la kli-makso denove, mi sentis min pli forta ol aliaj homoj, kaj la tokso, mia neapartigebla amiko, ridetis, ridetis.
Kiam oni komencas, mia patro, oni opinias ĉion rid-inda kaj tre amuza, eĉ DION mi opiniis ridinda. Hodiaŭ, sur hospitala lito, mi rekonas ke DIO estas pli grava ol ĉio en la mondo. Kaj ke sen Lia helpo, mi ne skribus tiun ĉi leteron. Patro, mi estas nur 19-jara, kaj mi scias ke mi ne havas la minimuman ŝancon postvivi. Estas tre malfrue al mi, sed al vi, mia patro, mi faras lastan peton: montru tiun ĉi leteron al ĉiuj junuloj kiujn vi konas. Diru al ili ke ĉe ĉiu pordo de lernejo, de prepara kurso por universitato, ĉie ajn, estas ĉiam viro elegante vestita kaj bone parolanta, kiu montros al ili la mortigonton kaj detruonton de iliaj vivoj, kaj la kondukonton de ili al frenezeco kaj morto, kiel okazis al mi. Bonvolu fari tion, mia patro, antaŭ ol estos tro malfrue por ili.
Pardonu al mi, patro… Mi jam tro suferis, pardonu min ankaŭ ke mi faras vin suferi pro miaj frenezaĵoj. Adiaŭ, mia patro”.
Iom da tempo post ol skribi tiun ĉi leteron, tiu junulo mortis.
La miraklo kiun DIO atendas el la homoj estas ke ili lernu ami unu la alian.