Numero 131 – vintro 2020
Tiaj estas homoj…
Kara junularo!
Iu diris, ke en la vivo ofte estas tiel, kiel en plenplena tramo. Homoj sin puŝas, ĉiu volas esti unua. Ili sin trapu-ŝas, surtretas al si piedojn, kverelas kaj eĉ interbatas. En tia plenplena tramo estas facile ekkoni homojn. Ili montriĝas tiaj, kiaj ili estas – sen masko.
„Kial vi puŝas vin? Ĉu vi ne havas la okulojn? Nur sen tio, ĉar vi ekscios kun kiu vi havas aferon! Nur sen „ci-diri”…”
Sed estadas ankaŭ tiel: „Aĥ, mi tre pardonpetas, mi ne volis. – Ne gravas, komprenebla afero, tia interprem-iĝo”.
Estas homoj kaj fihomoj. Bonaj kaj malbonaj. Noblaj kaj malnoblaj. Ni faru etan trarigardon: „Li iris ĝuste de hospitalo, pasis preter lageto kaj ekvidis, ke glacio rompi-ĝis sub grupo de infanoj. Apude staris sana, forta viro, eksa maristo. Li alvokas lin por savo. Tiu rifuzis. La malsanulo sin ĵetis en glacian akvon. Samtempe sin ĵetis por savo 70-jara oldulinjo. Alvenis edzino de s-ro K. kaj ankaŭ sin ĵetis en akvon, eligante fremdan infanon, savas ĝin post elpreno el akvo. Tiam ŝi ekscias, ke ankaŭ ŝia infano estas sub la akvo. Post restituo de konscio al savita infano ŝi revenas en akvon por sia. Ŝi eligas senvivan fileton. Ŝi lasas la kadav-ron kaj kuras al telefono por voki kuraciston. La maristo la tutan tempon staris kaj gapis” (Kulisy n-ro 6/61).
Tamen estas kaj tiaj: „Soldato de angla operacia mi-litistaro mortpafis germanan policiston. Per juĝista verdikto li estis kondamnita al morto. La vidvino post murdito kaj lia patrino prezentis petskribon al angla reĝo pri amnestio por mortiginto. La mortverdikton oni ŝanĝis je puno de malliberigo” (P.K. n-ro 47/57).
Ne mankas ankaŭ tiaj titoloj: „Heroaj infanoj elportis du knabojn el nbrulanta domo”. „Heroaĵo de fervojisto sav-anta infanon sur trako”. Homoj ne estas malbonaj…
Por kio obligi ekzemplojn? Estas homoj bonaj kaj fa-voraj, noblaj, toleremaj. Ne ĉiuj estas malnoblaj. Tiel estis ĉiam. Ĉiu homo estas mistero por si. Estas enigmo plej malfacila por solvo. Unuj vidas en homo nur avantaĝojn kaj diigas lin. Aliaj rimarkas nur malavantaĝojn kaj asertas, ke li estas degenerinto de la naturo. Estas tiaj, kiuj esplor-ante la enigmon de homo, vidas en li elementon de senmor-teco miksitan kun infektebla, spiritan kun korpa, anĝelan – kun besta. Konfirmis tion Lakordero [Lacordaire] dirante, ke en ĉiu homo estas sanktulo kaj krimulo.
Kaj kiu vi estas? Respondu al vi sincere, kio en vi superpezas? Nur sen hipokriteco, ne teorie. Kiel vi agas en konkretaj situacioj? Kiel vi kondutas fronte al pliaĝuloj, malfortuloj, malsanuloj, malriĉuloj kaj kripluloj? Kiel vi kondutus, kiam neniu vin vidus?
Inter birdaro estas paseroj kaj agloj, kokinoj kaj naj-tingaloj. Al pasero aŭ kokino sufiĉus unu aŭ du greneroj ie en balaaĵejo kaj ĝi kontenta ĉirpas aŭ klukas. Ĝi ne kon-scias, ke krom ĝi estas agloj, kiuj alte ŝvebas sur la nuboj. Ĝi ne pensas pri la kantado de najtingalo aŭ alaŭdo. Same estas en la vivo de gejunuloj… Al unu sufiĉas botelo da vodko, kelkaj zlotoj en la poŝo kaj li estas kontenta. Li tute nenion scias, ke povas esti kaj estas aliaj, pli noblaj kaj pli sublimaj celoj en la vivo, ke povas esti alia, nobla amo, laboro, amuzoj, kaj ne nur senbrideco, enuo kaj „huligan-aĵo” surstrate, hejme aŭ lerneje.
Respondu al vi, ĉu vi similas al aglo, aŭ ĉu al pasero aŭ kokino? Ĉar „kiu fosas sub alia, falas mem en la foson”. „Vi estas vokitaj al libereco, tial detenu vin de ĉia mal-bono”. „Ne laciĝu en bonfarado” (Gal 6:9).
Tiaj estas homoj. Estas homoj kaj fihomoj. Estas pa-seroj kaj agloj. De vi dependas, kiu vi estas kaj kia vi volas esti. La vivo ja estas ŝanco. Ĉiu tago, ĉiu vivsituacio estas ŝanco kaj okazo, por montriĝi kia oni estas. Do elprofitu ĝin kiel eble plej bone. Amen.
P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano
(Juneco ne povas forpasi, p.92, tr. SP)