Numero 128 – printempo 2020

Telefono en konfesejo

Trendoj kaj suspendoj

Kardinalo Mauro Piacenza

kondamnis la „praktikan ateismon”

 

La Eklezio luktas kun la teknologiaj provokoj de la 21a jarcento. Sed pri tiu malsano turmentanta la sacerdotan staton ne sonĝis certe la plej bonguste dormantaj filozofoj. Kiel anon-cas Radio Vatikana: „Pastro uzanta poŝtelefonon dum konfes-preno faras seriozan delikton.Neimagebla estas, ke en la tempo de la penta sakramento la konfesprenanto samtempe utiligus ko-munikilojn aŭ skribus SMS-on”. Plejeksplicite estas tiaj kazoj, se tiu afero ekstaris en la ĉiujara vatikana kurso pri la interna forumo de la konfesprenantoj el la tuta mondo. Kaj oni devas rekoni, ke tio estas fakte neimagebla, ke en la sama tempo, kiam homo post la penoj preparadi la konscienc-ekzamenon klopodas sin purigi murmurante al ligna krado, sacerdoto sen-zorge kaptadus pokemonojn aŭ sendadus SMS-ojn: „Kio hodiaŭ bongustega por tagmanĝo?”

Kardinalo Mauro Piacenza gvidanta la Apostolan Peni-tencarion kaj havanta la titolon de supera penitenciero, opinias, ke neakceptebla estas „la situacio, en kiu konfesprenanto eniras en konfesejon kun la enŝaltita telefono”. Li nomas tion „la praktika ateismo”, kiu „montras la fragilecon de la kredo de la konfesprenanto mem je tiu supernatura evento de la graco”.

Bone, ke la Eklezio klopodas ekstermi pekon, sed se ne publikigo de la konfesprena-poŝtelefona aktivado, neniu tion eltrovus. Kaj nun oni devos surprize interrompi la pentofaran murmuradon kaj enrigardi la konfesejon, por kontroli, kion faras pastro.

Ryszard Makowski

El: Semajnrevuo SIECI, 12-18.03.2018, paĝo 112.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony