Numero 128 – printempo 2020
Sur Sankta Kruco
Sanktakruca Montaro ne estas alta, sed ĝi havas tre krutajn deklivojn kaj profundajn valojn kaj estas tre anti-kva. En la plej alta montoĉeno Łysogóry reĝumas la pinto Łysica. Ĉi tie estis organizita Sanktakruca Nacia Parko. La belecon de tiu montaro kaj de la Praarbaro Jodłowa pri-skribis la verkisto Stefano Żeromski. La unuaj rezervejoj estis kreitaj baldaŭ post la reakiro de la sendependeco de Pollando. Al tiuj plej malnovaj apartenas la arbara rezerv-ejo sur Ĥelmova Monto. PLej multaj kreskas ĉi tie arbaroj abiaj, abia-fagaj kaj pinaj. La plej interesaj en la parko estas senarbejoj, t.e. la rubejoj de kvarcaj ŝtonegoj super-kuŝantaj sub pintoj. La plej grandaj troviĝas sur la suproj Łysica kaj Łysa Góra, konataj el sabatorgioj.
La princo Boleslavo la Kurbobuŝa decidis fini la paga-najn praktikojn, kiuj okazadis sur la monto Łysa Góra, kaj elkonstruis sur ĝi la monaĥejon de Benediktanoj kun titol-nomo Sankta Triunuo. La abatejon oni nomis – Sankta Kruco, ĉar estis donacita al ĝi relikvo de la Kruco, sur kiu mortis Kristo. Donacis ĝin Vladislavo la Ulneto. La relikvo trafis sur la polan teritorion pere de filo de la reĝo de Hungarujo Sankta Stefano. La reĝido, Sankta Emeriko, tiu-maniere dankis por la mirakla savo de vivo. Kiam li voj-eraris en praarbaro, la vojon indikis al li cervo. Sankta Kruco estas la plej antikva pola sanktejo, vizitata de jarcen-toj fare de pilgrimuloj. Dum la regado de dinastio Jagel-onoj ĝi estis la plej grava sanktejo en Pola Reĝolando. La reĝo Vladislavo Jagelo vizitadis ĝin sepfoje. Li preĝis en ĝi dumvoje al la kronado en Krakovo kaj dumvoje al la batalo apud Grunwald. Lia filo, reĝo Kazimiro Jagelido, restadis en la monaĥejo eĉ dekfoje. Sesfoje estis en ĝi Sigismundo la Maljuna, kaj trifoje Sigismundo Aŭgusto. La abatejon vizitis ankaŭ Sigismundo la Tria Waza.
En subteraĵo de la preĝejo ripozas la fondintoj de la abatejo. Iliaj postmortaj restaĵoj konserviĝis en bonega stato. Inter ili, laŭtradicie, troviĝas princo Jeremio Wiśnio-wiecki, sed ne estas certeco, ke estas lia korpo. Nun pri la klostro zorgas Patroj Oblatoj. Estis ankaŭ la tempo, kiam sur Sankta Kruco ekzistis la peza malliberejo.
Sub la pinto Łysica estis konstruita ankoraŭ alia monaĥejo, por bernardenoj – la Sankta Katarina. Laŭŝajne antaŭ la figuro de Sanktulino estis en ĝi mirakle sanigita la princo Vladislavo, pli posta reĝo Vladislavo la 4a Waza. En apuda Bodzentyn,en la malnova paroĥa preĝejo troviĝas la ĉefaltaro devenanta el la vavela katedralo. Tio estas unu el plej altvaloraj antikvaĵoj, farita antaŭ kvincent jaroj fare de majstro Marteno Czarny, parenca kun la fama skulptisto kaj pentristo Vito Stwosz.
Joanna Wieliczka-Szarkowa
El: Nasz Dziennik dla dzieci (por infanoj), februaro 2019, paĝo 2.
Esperantigis: Stanisław Ś.