Numero 130 – aŭtuno 2020

Sur la tatraj itineroj

En la plej alta pola montaro, Tatroj – kiel rakontas legendo – sub unu el la plej volonte konkerataj pintoj, Giewont, dormas ensorĉitaj kavaliroj, en oraj kirasoj, kun husaraj flugiloj ĉe brakoj, ili atendas pretaj batali, kiam sekvos la tempo. Pli ol cent jaroj antaŭe montaranoj, dan-kante al Dio por la savo de pesto, elportis sur Giewont  sur propraj dorsoj, en partoj, la grandegan, metalan krucon, kiun ili kunmetis sur la pinto kaj enmasonis en rokojn. Ĝi estas videbla eĉ de malproksime, kaj la bildon de ĉi kruco oni lokis en la blazono de urbo Zakopane.

La plej alta pinto de Tatroj estas Rysy, preskaŭ 2500 metroj super marnivelo. Tra tatraj pintoj oni gvidis la iti-neron, nomatan Orla Perć (Agla Varapo). Oni fiksis ĝin jam antaŭ cent jaroj, ĝia longo estas 5 km, gvidas super la Kvin Stavoj (Pięć Stawów) kaj Raŭpa Valo (Dolina Gąsie-nicowa) kaj ĝi estas la plej malfacila tatra itinero. Kaj sur la pinton Kasprowy Wierch (Gaspara Pinto) oni povas enve-turi per la telfero. Morskie Oko (Mara Okulo) estas la plej granda tatra lago, profunda je 50 metroj. La legendo paro-las, ke subtere ĉi lago kuniĝas kun maro.

Piede de Tatroj situas la ĉefurbo de ĉi montaro – Zakopane. Iam tio estis la eta setlejo, en kiu loĝis paŝtistoj. Nuntempe ĝi estas urbo amase vizitata de turistoj. Post malnovaj tempoj restis en Zakopane la karakterizaj mont-araj kabanoj, konstruitaj el lignaj traboj. La plej malnova el ili nomiĝas „Koliba”, kaj la plej bela estas „Willa pod Jedłami”. Zakopane estis preferata loko de ripozo kaj labo-ro de multaj famaj poloj. Loĝis ĉi tie ekzemple konata verkisto Kornel Makuszyński, la aŭtoro de „Przygody Ko-ziołka Matołka” (Aventuroj de Kapreto Stultulo),  „Panny z mokrą głową” (Fraŭlinoj kun malseka kapo) ĉu „Awan-tura o Basię” (Kverelo pri Banjo). La verkisto estas entom-bigita en la malnova tombejo de Zakopane na Pęksowym Brzysku (sur la monteto de Pęksa).

Tatroj estis la ŝatata montaro de Karolo Wojtyła, la Papo Johano Paŭlo la Dua. Precipe Li ekamis la ĉenon Wiktorówki ĉe la rando de Rusinowa Polana (La Herbejo de Rusinov), kun la kapelo al „La Reĝino de Tatroj” – Dipatrino Jaworzyńska kaj la Valon Chochołowska, en kiu estis fiksita la Papa Itinero, signita per la flava koloro. La Papo migris laŭ ĝi dum la pilgimo al Patrujo en la jaro 1983. Li iris tiam por promeni al la Valo Jarząbcza. „Ci tie mi povas iri sur la vera montara vojo kun ŝtonoj. En Castel Gandolfo estas ankaŭ tiaj padoj, sed ĉiuj tapetitaj” – Li ŝercis. Dum la pilgrimo en la jaro 1997 la Papo pasigis en Tatroj du tagojn. Li vizitis tiam interalie Morskie Oko kaj alvenis rifuĝejon. En la memorlibro Li skribis mallonge: „Szczęść Boże” (Dio benu). Kiel donacon por Dio pro la savo de la pola Papo el atenco montaranoj elkonstruis sur la loko Krzeptówki la lignan kaj subtile skulptitan preĝejon dediĉitan al Dipatrino de Fatima.

 

      Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Taga gazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy

(En la ĝardeno de Kreinto), majo 2020, paĝo III.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

 

________________________________________________________________________________

 

Kio estas Esperanto? Ĉu valoras lerni la strangan lingvon?

Kara, lernu!  ➩   Ĉiu scio povas montriĝi utila en la vivo!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony