Numero 135 – vintro 2021

Sur la pilgrima vojo

Pilgrimante al sanktejoj en Pollando kaj ekster land-limoj, ni rare pripensas la historion de tiu formo de pieco, kaj ja ĝi atingas per siaj radikoj la antikvan epokon. La religi-emaj judoj almenaŭ unufoje en la jaro vojaĝis al Jerusalemo, por en tiea templo preĝi kaj prezenti al Dio oferon. Jesuo Kristo mem konformiĝis al tiu kutimo. Sur la kartoj de Evangelio ni trovas menciojn pri Liaj migradoj al Sankta Urbo, komence kun gepatroj, kaj poste en akompano de la  disĉiploj.

Jerusalemo restis la precipa urbo ankaŭ por kristanoj, ja ĉi tie la Savinto suferis kaj mortis sur Kruco. La volo ek-troviĝi en la lokoj ligitaj kun la agado de Sinjoro Jesuo, altiradis al la Sankta Urbo multajn pilgrimantojn. Ĝis nuna tempo konserviĝis la notaĵoj el pilgrimado al Palestino de iu  Egeria. La devenanta el Okcidenta Eŭropo pia virino en la dua duono de la kvara jarcento vizitis Jerusalemon kaj multe da aliaj lokoj ligitaj kun la vivo de Jesuo Kristo kaj kun la personoj kaj eventoj konataj el la kartoj de Malnova Testa-mento.

La dua populara celo de pilgrimoj fariĝis Romo, la loko de la martira morto kaj ripozo de du kolonoj de la Ekle-zio – sanktaj Petro kaj Paŭlo. Sankta Johano Krizostomo skribis: Mi dezirus pilgrimi al Romo, por ekvidi katenojn kaj mallberejon, en kiuj ili suferis kaj honori la lokojn, kie iliaj sanktaj restaĵoj ripozas.

Volonte estis vizitataj ankaŭ tieaj katakomboj, la loko de sepultado de multaj martiroj.

En mezepoko

La precipan popularecon ĝuis pilgrimado en la mez-epoko. Aprezis kaj propagandis ĝin tiamaj animzorgantoj. La piaj migradoj al la lokoj de kulto vekadis fakte en pil-grimantoj la spiriton de pieco. La penoj kaj rezignoj ligitaj kun ili konsistigis la rekomendindan formon de pentofaro. Okazadis, ke  por realigo de pilgrimo tribunalo kondamnadis la krimulojn!  Principe tamen la pilgriman vojon ekiradis la religiaj homoj, serĉantaj la kontakton kun Dio. Estis inter ili reprezentantoj de ĉiuj statoj, ekde papoj kaj imperiestroj (ni rememoru ĉi tie la gravan por Polujo pilgrimadon de Otto la Tria al la tombo de Sankta Vojteho en Gniezno), de kardi-naloj, princoj, nobelaro, ĝis burĝoj kaj kamparanoj.

Inter multaj atrakciaj lokoj por pilgrimantoj la preci-pan popularecon ĝuis en la norda Hispanujo la loko Santiago de Compostela. En ĉi urbo ĝis nun troviĝas la ĉirkauita per  kulto tombo de la apostolo Sankta Jakobo Pligranda. La trako gvidanta al la galicia sanktejo etendiĝis tra la tuta Eŭropo. Apud ĝi kreiĝadis rifuĝejoj por la lacaj pilgrim-antoj.

Multaj pilgrimantoj marŝis ankaŭ al tiaj lokoj, kiel la tombo de Tri Reĝoj en Kolonjo aŭ la loko de martireco de Sankta Tomaso el  Kanterburgo. La seriozaj sanktejoj altir-antaj la piajn migrantojn kreiĝadis ankaŭ en la lokoj de kon-servado de relikvoj: precipe de objektoj ligitaj kun la Pasi-ono de Sinjoro Jesuo, sed ankaŭ kun la vivo de Plejsankta Patrino kaj kun la kulto al sanktuloj. En Pollando la fama centro de la kulto al relikvoj de la Kruco estis la klostro en la loko Sankta Kruco. Multajn pilgrimantojn altiradis ankaŭ la tombo de Sankta Vojteho (Adalberto) en Gniezno kaj de Sankta Stanislavo el Szczepanów en Krakovo.

En Jerusalemo kaj Eŭropo.

Simile kiel en antikveco, ankaŭ pli poste nekutime populara celo de pilgrimoj restadis Sankta Lando. Bedaŭ-rinde, de la sepa jarcento, kiam ekokupis ĝin muzulmanoj, la aliro al Jerusalemo, Betleĥemo aŭ Nazareto estadis forte limigata, kaj iufoje ĝenerale fermita. Nur la krucmilitoj estantaj, kiel oni nomis ilin, armitaj pilgrimoj al Sankta  Tombo, malblokis por iu tempo la aliron al Palestino. Tio fortigis inter eŭropanoj la kulton al Pasiono de Kristo. En diversaj lokoj, laŭ modelo de la jerusalema originalo, estis konstruataj Sanktaj Tomboj. Ofte pia adorvizito al tia loko ebligadis al pilgrimanto gajni similajn indulgencojn kaj spi-ritajn privilegiojn, kiel en la kazo de vizito en Jerusalemo. Ankaŭ en Polujo estis kelkaj tiaj sanktejoj. Al la plej fama  en la urbo Miechów, venadis fideluloj eĉ el ekster landlimoj.        La frukto de pilgrimoj al Palestino estis ankaŭ kalva-rioj modeligantaj la vojon de Jesuo Kristo al Golgoto. En Pollando la plej famkonataj kreiĝis en Kalwaria Zebrzy-dowska, Pacławska, Góra Kalwaria kaj Piekary Śląskie.

La gravaj pilgrimaj centroj fariĝis ankaŭ la sanktejoj estiĝintaj en la lokoj de konservado de bildoj famaj pro gracoj. En la tuta mondo estas miloj da ili. Sendube al plej gravaj apartenas Klara Monto en Pollando, kie regas Nigra Madono.

Oni ne povas ankaŭ ne mencii pri la vizitataj lasta-tempe fare de milionoj da fideluloj lokoj de la aperoj de Plejsankta Virgulino Maria, kiel Fatima, Lourdes, La Salette ĉu ankaŭ pri la Sanktejo de Dia Mizerikordo en Łagiewniki. En ĉiuj tiuj lokoj la torentoj de Diaj gracoj abunde defluas al  novaj generacioj de pilgrimantoj.

Adam Kowalik 

 

El: La revuo Przymierze z Maryją, n-ro 77 julio/aŭgusto 2014, paĝoj 18-19                                             Elpoligis: eseś

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Wybór nowego Zarządu Prowincji

Wybór nowego Zarządu Prowincji

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w kwietniu 2023: Waleria Pomianek, Maria Góra, Stanisław Dubiel; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony