Numero 130 – aŭtuno 2020
Sur kio ni konstruas?
Fulmrapide impresas min novaĵoj pri la homoj mortan-taj en eŭropaj hospitaloj sen sacerdoto kaj sen sakramentoj. Simile mortadis la malgranda Francisko Marto el Fatima, infek-tita de influenco en la jaro 1920. Li ne ricevis Sanktan Komunion, malgraŭ ke li petegis pri ĝi kun larmoplenaj okuloj. Mi svenas el doloro, kiam mi aŭdas, ke la Sanktaj Mesoj en plimulto da eŭropaj urboj estas rigore malpermesitaj. Epidemio falis al la mondo, kiu plejparte jam delonge forlasis Kriston. „La viva ŝtono” kaj fundamento de nia civilizacio estiĝis fare de homoj forĵetita. Kaj tamen „kiu kredas je Li, certe ne estos trompita”. Por la imperiestro Juliano Kristo fariĝis „la ŝtono de falpuŝiĝo”. Malgraŭ ke en sia juneco li akceptis la bapton, li malkonfesis sian Savanton, farante ĉion, por forviŝi Jesuon el vivo sia kaj de siaj regatoj. De tie lia alnomo Apostato. Li deci-dis disvastigadi la kulton de Asklepio, kiu estis eliminonta Kriston. Por la batalo kontraŭ kristanismo Juliano engaĝis la forton de simbolo kaj emblemo, de scienco kaj racio. Lia mal-espera krio en la momento de mortado: „Galileano, vi venkis!” montradis nur, ke la malamo al kristanismo estis lia obse-do, malsaneca manio.
Historio ŝatas ripetiĝi. En la jaro 1973 sur ambulanc-veturiloj en Usono aperis simboloj de blua kubo, nomata „vivstelo” (Star of Life), en la blanka kadraĵo, kun la signo de Asklepio (envolvita ĉirkaŭ bastono serpento) enskribita en la mezon de simbolo. Ili anstataŭis ĝis nun uzatajn kristanajn krucojn. La simbolo de Asklepio fariĝis la rekonilo de la internacia medicina savado. Pollando en la jaro 1992 sur la reanimadaj ambulancoj anstataŭigis la bluan krucon per la oblikva kruco kun la simbolo de Asklepio. Ĉu tiu simbola manovro havas ligon kun la fakto, ke en la situacio de en-danĝerigo de sano kaj vivo homoj kun pli granda fido rigardas apotekon ol la Plejsanktan Sakramenton, ke la partopreno de fideluloj en Sankta Meso estas malpermesita, kvazaŭ Kristo estus alportonta al la nuntempa homo fiaskon, kaj ke la hodiaŭa ateismo koviĝas en biologiaj laboratorioj, en kiuj daŭras la batalo por la rajto decidi pri vivo kaj morto?
Eble iam iu rimarkos, ke laŭvicafoje ni portas sur ni la rezultojn de forĵeto de la bazangula ŝtono de nia civilizacio… Kaj ja „oni ne povas kompreni la homon ĝisfunde sen Kristo. Aŭ, pli bone, la homo ne kapablas kompreni ĝisfunde sin mem sen Kristo. Li ne povas kompreni kiu li estas, nek kia estas lia vera digno, nek kia estas lia vokiĝo, nek kia lia fina destino”.
Sac. Robert Skrzypczak, dogmisto
El: Gość Niedzielny, n-ro 19, 10 de majo 2020, paĝo 16
Elpoligis: Stanisław Śmigielski