Numero 135 – vintro 2021

Sub ombrelo de Maria

En Levoĉa, la urbo situanta 50 kilometroj de la limo kun Pollando, troviĝas unu el la plej malnovaj sanktejoj en Slova-kio. Super la urbo leviĝas la monto, kiu flanke de loĝantoj dankemaj al Dipatrino por la savo de la regiono dum la tatara invado estis nomita Maria monto. En la jaro 1247 estis konstruita sur ĝi la unua preĝejeto. Ekde ĉi momento komencis venadi tien pilgrimuloj por peti Marian, ke Ŝi elpetadu por ili bezonatajn gracojn. Preskaŭ cent jaroj pli poste apud la preĝej-eto ekloĝis franciskanoj, kiuj  precipe honoris Plejsanktan Patrinon kaj disfamigis ĉi tiun lokon. Iom post iom sur Marian Monton venadis jam ne nur loĝantoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ pilgrimantoj el la tuta Spiŝ-regiono, kaj eĉ el Polujo kaj Hungarujo. Ili estis tiel multnombraj, ke la preĝejeto estiĝis tro eta, do ĝi estis diskonstruita. Oni lokis en ĝi la figuron de Dipatrino, kiu havas la manojn etenditajn en la invita gesto. Maria bonvenigas do kaj gastigas ĉiujn pilgrimantojn, rigar-dante al ili kun sentemo.

Kvankam venis la tempo de persekutado, la monaĥoj estis forpelitaj kaj oni malpermesis pilgrimadi al Dipatrino, tamen homoj ne ĉesis tie venadi kaj preĝi. La kredo en iliaj koroj plu estis viva kaj ili ne forgesis pri la sanktejo en Levoĉa. La preĝejo estis redonita al katolikoj en la jaro 1671, kio elvokis grandan ĝojon. La 2-an de julio sur la monton venis la dankoprocesio, kaj Maria estis nomita la Patronino de homoj daŭrantaj en la kredo. Ili estis konvinkitaj, ke danke al ŝia propeto la kredo en iliaj koroj transdaŭris malgraŭ diversaj malfacilaĵoj. Tio ĝuste la 2-an de julio en ĉi sanktejo okazas la solena indulgenctago. La festado daŭras la tutan semajnon.

En la jaro 1900 kiu estis la jubilea jaro, episkopo invitis ĉiujn, kiuj ne povis veni al Romo, por ke ili venu por la indulgenco en Levoĉa. Da ili venis ĉirkaŭ 50 mil. Kun epis-kopo ili iris al la monto en procesio, preĝante kaj kantante. Ĉi-tage la figuro de Maria estis kronita.

Post la dua mondmilito denove la regantoj malpermesis pilgrimadi al ĉi sanktejo. Homoj estis timigataj per diversaj punoj, kune kun malliberigo, sed eĉ tio ne haltigis unuopajn personojn, kiuj venadis preĝi antaŭ la mirakla figuro de Plejsankta Maria.

La 3-an de julio 1995 al Levoĉa pilgrimis Sankta Johano Paŭlo la Dua. Sur la deklivo de Maria Monto li celebris la Sanktan Meson, en kiu partoprenis pli ol duona miliono da personoj. La Papo konfidis la tutan Slovakion al Dipatrino. Ĝis nun tio estas la plej grava sanktejo por slovakoj, tia kiel por poloj estas Klara Monto, pro tio Levoĉa estas nomata la slovaka Ĉenstoĥova.

Magdalena Buczek

El: Stróż Anioł (Anĝelo Gardanto), Monatrevuo  por infanoj, junio 2021, n-ro 6 (250), paĝo 22.  Elpoligis: eseś

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony