Numero 128 – printempo 2020
Spiritaj danĝeroj en lumo de la Biblio
Vorto „danĝero” havas du signifojn. Unue, ĝi indikas la psikan kaj spiritan staton, en kiu la homo ne havas la senton de certeco aŭ de apogo, sekve de kio li travivas la detruigan timon kaj frustracion. Due, ĝi priskribas situacion gravegan aŭ danĝe-ran por la vivo aŭ sano, kiu efikas per teruro kaj manko de sekureco-sento. La unua kaj la dua signifoj, kiel atestas la Sankta Skribo, esprimiĝas en la spirita sfero kaj havas ligon kun forta krizo de la ĝustaj rilatoj kun Dio.
Manko de certeco-sento
Kredo en la hebrea lingvo estas difinata kiel ēmūnāh. Ĉi vorto devenanta de la sama radiko, kiun ni rekonas en la preĝa „amen”, signifas „firmeco”, „kredindeco”, „fideleco” kaj ankaŭ „honesteco”. La kredo je Dio donas la senton de certeco, ĉar Dio estas senŝanĝa kaj konstanta, kredinda kaj ankaŭ ĉiam fidela al si kaj al siaj promesoj. Homo senigita de la kredo je Dio serĉas diversajn surogatojn kaj parodion de certeco, kiun donas la kredo, sekve de kio la kontraŭo de religio estas ne tiom ateismo, sed tute ne malpli pereigaj antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj. Iu, kiu submetas sin al ili, elmetas sin mem kaj la plej proksi-majn al necerteco kaj timo antaŭ potencoj, kiujn li ne kompre-nas, nek povas sekure konsisti en ili. Kiu ne kredas je Dio, tiu ekkredos je ĉio!
Tamen la sola kredo je Dio ne sufiĉos, car ĝi ne protek-tas homon kontraŭ danĝeroj, kiuj forlogas de ĝi kaj malutilas lin. Adamo, la unua homo, pri kiu rakontas la Biblio, ne nur kredis je Dio, sed li sciis, ke Dio ekzistas, kaj ja tio ne ŝirmis lin kontraŭ malobeo al ordono „donanta vivon” kaj falo. La Biblio substrekas la neceson trairi de la kredo je Dio al la konfido al Dio. Konfidi signifas stari ĉe la flanko de Dio en ĉiu situacio kaj en ĉiu situo – en la konvinko, ke Li neniam forlasas tiujn, kiuj senlime fidas Lin. La kredo, kaj ankaŭ la fido estiel filino de espero, estas virtoj, kies plej bela frukto estas la amo. Pro tio eĉ tiam, kiam malbonaj aferoj okazas al bonaj homoj, ili daŭras ĉe Dio, atingante la certecon, ke ĉiu, kiu fidas Lin, neniam estas sola.
Kio estas bona, tio aperas kiel la graco kaj signo de Dia boneco tiam, kiam Dio konsistigas la daŭran fundamenton kaj superan celon de la homa vivo. Kio estas malbona kaj nociva, tio ne detruos nek sklavigos la homon, kiam vokante al Dio, li malfermiĝas al Lia mizerikordo kaj efika helpo. La malnovpola proverbo, kiu resumas la biblian saĝecon, proklamas: „Sen Dio eĉ ne al sojlo”. La rompo de ligoj kun Dio kaj ilia manko kon-sistigas la plej grandan kaj plej detruan spiritan danĝeron por la homo. La vera kredo ne kontentiĝas per akcepto de difinitaj veroj doktrinaj kaj moralaj, sed havas plenan konfidon al Dio. Ĉe ĝia komenco staras Abrahamo, „patro de kredantoj”, kiu ek-kredinte al Dio, fidoplene sekvis Lian voĉon, atingante la certe-con, kiu protektis lin kontraŭ dubo kaj la plej tragika soleco – soleco sen Dio.
Manko de sekureco-sento
Ĉiu homo bezonas en la vivo apogon. Ĝi devenas el di-versaj fontoj, sed la plej kara estas tiu, kiu certigas la konvin-kon, ke oni estas amata. Kiam tio mankas, pliiĝas la sento de danĝero kaj de fremdiĝo. Ĝi ne cedas, kaj ofte intensiĝas, eĉ tiam, kiam estas asekuritaj sufiĉaj materiaj rimedoj. Ilia tro-abundo povas efiki per forŝovado de si la pensojn pri vivosenco kaj per mildigo de konscienc-riproĉoj. Al tia situacio ligis Jesuo en unu el siaj paraboloj, montrante riĉulon, kiu amasiginte gran-dan havaĵon, ne konsideris tion grava, ke li povas eĉ ne havi eblecon profiti el ĝi: „Ĉi tiun nokton oni postulos de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?” (Luk 12:20).
La kredo je Dio, travivata kiel konfido al Dio, ĉirkaŭpre-nas nuntempon kaj futuron. Farante diversajn viv-projektojn, homo deziras scii ke ili havas sencon kaj enskribiĝas en pro-gramon, danke al kiu la vivo fariĝas pli riĉa kaj valora. Ne estas tiel tiam, kiam perforte eniras ĝin malbono kaj peko. Donante al ili internan konsenton, homo fariĝas sklavo de peko. La Biblio prezentas pekon kiel grandegan spiritan danĝeron, kiu humil-igas homon kaj elstarigas lin al grava provo de ekzisto sen Dio aŭ kontraŭ Dio. Damaĝante la fidoplenan konfidon al Dio, la peko – se ne ĝisatendos rekonsciiĝon kaj konvertiĝon – malfa-ciligas, aŭ rekte malebligas, atingi profiton el Lia amo. Kiam perverse ĝin malestimas kaj forĵetas, fariĝas la peko kontraŭ la Sankta Spirito, kiu malebligas profiti el la dono de pardono oferita de Dio.
La bona vivo estas vojo gvidanta al feliĉo, kontraŭe la peko kaj depravacio efikas per malfeliĉo. Iluziante per falsaj miraĝoj de libereco, ili forprenas de homo liberecon kaj detur-nas de serĉado kaj deziro pri tio, kio por li estas vere bona. Ili senigas je forto enradikita en Dio kaj en tiuj homoj, kiuj estas instrumentoj de Lia boneco. Sur grundo de la senlima konfido al Dio naskiĝas kaj plifirmiĝas la apogo, kiu donas al homo forton por la tempo de kontraŭecoj kaj konsolon por la tempo de afliktoj. Nekutime malutila spirita danĝero estas fidi eksklu-zive al si mem, la tento de memsufiĉeco kaj la peka orgojlo kiel neeviteblaj sekvoj de manko, aŭ perdo, de konfido al Dio. El ili elkreskas soleco kunigita kun senespero, kiu ĉirkaŭas homon kiel mallumo, en kiu ne vidiĝas elirvojo nek savo.
La kredo, malfermante homon al Dio, estas graco. Por superi la spiritajn danĝerojn ĝi devas esti viva kaj forta, kapabla venki ĉiujn kontraŭecojn, kaj trovi konfirmon en faroj. Krist-anoj estiel konfesantoj de Dio, kiu revelaciis sin en Jesuo Kristo, devus ofte ripetadi la peton de Liaj disĉiploj: „Sinjoro, kreskigu en ni la kredon!” (Luk 17:5). Tia sinteno postulas hu-milecon, estantan frukto de fido kaj de kuraĝo. Helpante al sin-kono konforme al vero, ĝi preventas dubon kaj senkuraĝiĝon kaj defendas antaŭ danĝeroj, kiuj en situacio de kaoso portas la minacon de malfortigo kaj perdo de spiritaj fortoj.
Sac. Prof. Waldemar Chrostowski
El: Z Niepokalaną [Kun la Senmakula],vintro 4 (96) 2018, p.6; tr. SP