Numero 134 – aŭtuno 2021
Spirita almozo
t.e. pia maniero savadi la animojn
suferantajn en la purgatorio
„Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj,
ĉar la mano de Dio frapis min” (Ijo 19:21).
Ne ploru, sed preĝu. La honorinda episkopo Toma-so el Kantimpré (Fr.) priskribas pri sia avino la jenan okaz-intaĵon: Daŭre ŝi priploradis la morton de sia filo. Iun fojon ŝi havis sonĝon en kiu ŝi vidis grandan nombron da junuloj ĉirkaŭitaj per heleco kaj kurantaj kun eksterordinara gajeco. Post ili, en signifa distanco, ŝi rimarkas sian filon lante pro-gresantan. Ŝi demandas lin, kial li lasta kaj en tiom signifa distanco sole kaj malrapide kuras. Kaj li, montrante la pezan sakon dorse pendantan, diris al ŝi: Kara Patrino, jen estas larmoj vane elverŝitaj pro mia morto, kiuj per sia pezo mal-helpas min pli rapide atingi mian Dion kaj fini jam la purga-toriajn turmentojn. Oferu al Dio viajn larmojn, konsentu kun la volo de Dio, klopodu pri la mesoferoj, ne ploru sed preĝu, kaj vi liberigos min de ĉi tiu pezo, kaj mi pli rapide stariĝos antaŭ Dio. (Katekismo Hauterive, p. 466, vol. IV).
*
En la jaro de l’ Sinjoro 1060 sankta Stanislavo, la Krakova episkopo, estis akuzita pri la neleĝa posedo de vilaĝo Piotrawin en Lublin-regiono, fare de Petro, Jakobo kaj Sulislavo, la parencoj de Piotrovin’, laŭ la reĝa sugesto. Sankta Stanislavo, zorgema gardisto de la eklezia posedaĵo, post tritaga fasto kaj preĝoj, kune kun klerikaro ekiris al la tombo de Piotrovin’. Tie li varme preĝis, sekve ordonis mal-fermi la tombon kaj ekvokis al la Disinjoro: “Ĉiopova Dio, ĉe Vi ĉio estas ebla; Vi estante la vero, amas la veron kaj kondamnas ĉian falson kaj malvirton, veku por mi kaj la Eklezio atestanton, kaj prijuĝu mian opinion, kiun mi al Vi mem rekomendis” kaj li diris al la mortinto: Piotrovin’, en la nomo de s-ta Triunuo, de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito mi ordonas al vi: leviĝu kaj iru al la juĝejo kaj pruvu mian veron. Piotrovin’ leviĝis, kaj fronte al la reĝo kaj liaj korteganoj, li persone pruvis, ke li vendis la vilaĝon al la episkopo, kaj la parencojn li bruske riproĉis kaj minacis ilin per terura juĝo.
Post tio sankta Stanislavo diris: “Ho Piotrovin’! Ĉu vi volas iun tempon vivi en ĉi tiu mondo?” Kaj li respondis: “Mi preferas tien reveni kaj fini la pentofaron en la purgato-ria fajro, ol vivanie ĉi tie kun vi faladi en novajn pekojn; kaj nur mi petas vin, sankta patro! Preĝu por mi, kaj tiel la Di-sinjoro montros al mi sian mizerikordon”. Je tio diris sankta Stanislavo: Tutkore mi faros tion.
Da tiaj animoj suferantaj en la purgatorio estas mili-onoj. Kaj sekve ĝis kiam Dio permesas al ni vivi ĉi tie, ni helpadu ilin per la mizerikordaj verkoj.
Por faciligi al si, por kiuj animoj vi preĝos, observu la jenan ordon: El la aranĝita ĉi sube listo elektu per lotado unu el numeroj, kaj por tiuj animoj trapreĝu: Patro nia… Saluton, Maria… Ripozon eternan… aŭ psalmon 129 (130) „El profundo mi vokas al Vi, Sinjoro”.
N-ro 1532/1 Reimprimatur + J. Kard. Puzyna
Krakovo, la 5an de aprilo 1904.
- Por tiuj kiuj deziris baptiĝi, sed ili ne plenumis ĉiujn kondiĉojn.
- Por tiuj kiuj malpermesis al siaj subuloj ĉeesti la meson dimanĉe kaj festotage.
- Por la gepatroj, geavoj kaj geparencoj.
- Por tiuj kiuj ne estimis la gepatrojn.
- Por tiuj kiuj ne preĝis por la gepatroj.
- Por ĉiuj niaj geparencoj.
- Por tiuj, kies havaĵon ni heredis.
- Por la konatoj kaj amikoj.
- Por tiuj kun kiuj ni vivis malamike.
- Por tiuj kiuj ignoris fratarojn.
- Por tiuj kiuj preĝis en distriteco.
- Por tiuj kiuj estis pigraj en preĝado.
- Por tiuj kiuj estis malvarmaj en preĝado.
- Por tiuj kiuj preĝis malofte.
- Por tiuj kiuj ne aŭskultis instruon de la Eklezio.
- Por tiuj kiuj ofendis la vorton de Dio.
- Por tiuj kiuj dubis pri la kredoveroj.
- Por tiuj kiuj mallaŭdis la religiajn ceremoniojn.
- Por tiuj kiuj malestimis la religion.
- Por tiuj kiuj ne estis modestaj en la preĝejo.
- Por tiuj kiuj hontis genufleksi en la preĝejo.
- Por tiuj kiuj hontis sin krucosigni ĉe aliuloj.
- Por tiuj kiuj pekis per malbeno en la vivo.
- Por tiuj kiuj suspektadis proksimulojn.
- Por tiuj kiuj rakontadis pri malvirtoj de aliuloj.
- Por tiuj kiuj pekis per mensogo.
- Por tiuj kiuj false atestis.
- Por tiuj kiuj senutile pasigis la tempon.
- Por tiuj kiuj povante ne avertis malbonfarantojn.
- Por tiuj kiuj silentis ĉe malbonaj agoj.
- Por tiuj kiuj donadis malbonajn konsilojn.
- Por tiuj kiuj laŭdis malbonajn agojn.
- Por tiuj kiuj ne preĝis por la mortintoj.
- Por tiuj kiuj ne donadis almozon por la mortintoj.
- Por tiuj kiuj ne memoris pri la purgatoriaj animoj.
- Por tiuj kiuj ne faradis bonajn verkojn.
- Por tiuj kiuj de nenie havas helpon.
- Por tiuj kiuj formortis per subita morto.
- Por tiuj kiuj mortis sen ricevi la sakramentojn.
- Por tiuj kiuj hazarde dronis en akvo.
- Por tiuj kiuj dum milito estis mortigitaj.
- Por tiuj kiuj malhelpadis al bonfarantoj.
- Por tiuj kiuj malobservis fastojn.
- Por tiuj kiuj venĝe bruligis proksimulojn.
- Por tiuj kiuj ne estis piaj fronte al BVM.
- Por tiuj kiuj malpliigis la honoron de BVM.
- Por tiuj kiuj dubis pri senmakula koncipiĝo de
- Por tiuj kiuj ne sanktigis la sanktajn tagojn.
- Por tiuj kiuj laboris dum la sankta tago.
- Por tiuj kiuj pro pigreco ne ĉeestis la meson.
- Por tiuj kiuj blasfemis kontraŭ la kredo.
- Por tiuj kiuj dubetis la dogmojn de la kredo.
- Por tiuj kiuj intencis mortigon.
- Por tiuj kiuj senkulpan proksimulon persekutis.
- Por tiuj kiuj ŝtelis.
- Por tiuj kiuj malutilis al vidvinoj.
- Por tiuj kiuj ne pagis al siaj servistoj kaj dungitoj laŭmeritan pagon.
- Por tiuj kiuj prokrastis pagon al la servistoj.
- Por tiuj kiuj pekis per drinkado.
- Por tiuj kiuj ofte subiĝis al manĝegemo.
- Por tiuj kiuj malbonuzis la nomon de Dio.
- Por tiuj kiuj ne donis al Dio ŝuldatan honoron.
- Por tiuj kiuj false ĵuris.
- Por tiuj kiuj uzadis la Sanktan Skribon al ŝercoj.
- Por tiuj kiuj ne kredis je la Diaj mirakloj.
- Por tiuj kiuj blasfemis.
- Por tiuj kiuj faris sakrilegian pekokonfeson.
- Por tiuj kiuj prisilentis pekojn en pekokonfeso.
- Por tiuj kiuj dubis pri la diaj misteroj.
- Por tiuj kiuj konfesis sen prepariĝo.
- Por tiuj kiuj post pekokonfesoj ne korektis sin.
- Por tiuj kiuj neglektis la pekokonfeson.
- Por tiuj kiuj konfesis pro kutimo.
- Por tiuj kiuj amuziĝis per vantaj pensoj.
- Por tiuj kiuj ne bridis malbonajn deziregojn.
- Por tiuj kiuj ne praktikis humiliĝon.
- Por tiuj kiuj ne retenadis sin de miskutimoj.
- Por tiuj kiuj ne kompatis malriĉulojn.
- Por tiuj kiuj malestimis malriĉulojn.
- Por tiuj kiuj ne akceptadis hejmen malriĉulojn.
- Por tiuj kiuj ne akceptadis vojaĝantojn.
- Por tiuj kiuj ne helpadis, se iu falis en ian hazardan malfeliĉon.
- Por tiuj kiuj ĝojis pro aliula malfeliĉo.
- Por tiuj kiuj sin fordonadis al lukso.
- Por tiuj kiuj ne memoris pri la morto.
- Por tiuj kiuj estis indiferentaj pri ĉio.
- Por tiuj kiuj faris nenian mizerikordon.
- Por tiuj kiuj enviis al aliuloj.
- Por tiuj kiuj damaĝis al proksimuloj.
- Por tiuj kiuj malĝojis pro la proksimula feliĉo.
- Por tiuj kiuj kontraŭstaris justecon.
- Por tiuj kiuj murmuris pro la providenco de Dio.
- Por tiuj kiuj malestimis proksimulon.
- Por tiuj kiuj subiĝis al malespero.
- Por tiuj kiuj ĝis la juĝotago estas suferontaj turmentojn.
- Por tiuj kiuj povante mediti ne meditadis pri la pasiono de Sinjoro Jesuo.
- Por tiuj kiuj ĉimomente venos je la juĝo de Dio.
- Por tiuj kiuj maljuste juĝis.
- Por tiuj kiuj malobservis siajn votojn.
- Por tiuj kiuj en sia vivo ne elpagis la ŝuldojn.
- Por tiuj kiuj troe zorgis pri la surtera vivo.
- Por tiuj kiuj suferas pro la senhontaj vortoj.
- Por tiuj kiuj suferas pro la malpacienco.
- Por tiuj kiuj uzadis sanktaĵojn al superstiĉoj.
- Por tiuj kiuj faris al ni bonfarojn.
- Por tiuj kiuj estis komplicoj de peko.
- Por tiuj kiuj subite formortis.
- Por tiuj kiuj malestimis la kristanajn funebrajn ceremoniojn.
- Por tiuj kiuj postulas de ni helpon.
- Por tiuj kiuj estas plejproksimaj al la savo.
- Por tiuj kiuj fieris pro siaj vestoj.
- Por tiuj kiuj provokis malakordojn en frataroj.
- Por tiuj kiuj suferas turmentojn pro la pigreco.
- Por tiuj kiuj malhelpis aliulojn partopreni la meson.
- Por tiuj kiuj senbezone ĵuris.
- Por tiuj kiuj pekis per orgojlo.
- Por tiuj kiuj persekutadon ne eltenadis pacience.
- Por tiuj kiuj uzadis ĉiujn sensojn de la korpo por ofendo al Dio.
- Por tiuj kiuj estis voritaj de sovaĝbestoj.
- Por tiuj kiuj malrespektis la lastan volon de mortinto.
- Por tiuj kiuj mokis la sakramentojn.
- Por tiuj kiuj malbontraktis bestojn.
- Por tiuj kiuj insultis la preĝejojn aŭ sanktaĵojn.
- Por tiuj kiuj almozpetis ŝajnigante malriĉecon.
- Por tiuj kiuj mokridis la pliaĝulojn kaj kriplulojn.
- Por tiuj kiuj ne konservis la konfiditan sekreton.
- Por tiuj kiuj ne plenumis votojn.
- Por tiuj kiuj apartenis al malpermesitaj societoj.
- Por tiuj kiuj atendas de ni helpon.
- Por la malakordaj geedzoj.
- Por tiuj kiuj ne dankis al Dio pro la bonfaroj.
- Por la imperiestroj, reĝoj, dukoj kaj ĉiaj estroj.
- Por tiuj kiuj fanfaronis pri la klereco kaj preĝoj.
- Por tiuj kiuj aŭguris kaj profitcele instigis aliulojn al aŭguro.
- Por tiuj kiuj suferas pro la vanta gloro.
- Por tiuj kiuj faris maljustaĵojn.
- Por tiuj kiuj suferas pro la kalumnioj.
- Por tiuj kiuj infanaron instruis peki.
- Por tiuj kiuj suferas tre pezajn turmentojn.
- Por tiuj kiuj pekis en la lokoj sanktaj kaj indulgencaj.