Dek sekundojn da sinregado povas eviti 10 jarojn da bedaŭro. Kiam oni koleras, oni emas insulti, troigi kaj diri aferojn kiujn oni normale ne dirus. Oni povas pardonpeti, sed la eĥoj de la vortoj povas daŭre vivi. Estas simile kiel peco da ligno en kiun oni batis najlon. Oni povas elpreni la najlon, sed la truo restas, kiom ajn oni pardonpetas.