Numero 128 – printempo 2020
Ŝatata urbo de Sankta Hedviga Reĝino
Sandomiro, situanta sur la alta vistula eskarpo, estas unu el la plej antikvaj urboj de Pollando. Rakontas pri ĝi multaj legendoj. Iam la burgo estis sieĝata de tataroj kaj kvankam loĝantoj sindefendis brave, kiam ekmankis akvo, ili perdis la esperon, ke ili haltigos malamikojn. Tiam al la tatara tendaro iris Halina Krępianka kaj proponis al malamikoj, ke ŝi trakon-dukos ilin tra subteraj keloj rekte en la urban ĉefplacon. Tio estis tamen ruzaĵo kaj kiam tataroj postiris la sinjorinon Krępianka al keloj, la urba garnizono surŝutis sekretajn korido-rojn, enterigante en ili la malamikan militistaron kaj bedaŭrinde la bravan virinon Halina, kiu foroferis sian vivon, por savi aliajn.
Post la tataraj invadoj Sandomiro estis ĉirkaŭigita per defendaj muroj, kaj danke al la situo je kruciĝo de komercaj itineroj ĝi rapide sin disvolvadis kaj riĉigadis. Al la urbo gvidis kvar pordegoj en defendaj muroj: konservitaj ĝis nun pordegoj Opatowska kaj Zawichojska, Lubelska, Krakowska kaj ankaŭ du pordoj.
En la urbo ŝatis estadi la reĝino Jadwiga (Hedviga). Pre-cipe ŝi ekŝatis la leŭsan ravinon, nun nomatan per ŝia nomo. Iufoje, en vintro, kiam ŝi revenadis el Sandomiro al Krakovo, la reĝa sledo enfosiĝis en neĝamaso. En la bezono helpis al la vavela sinjorino loĝantoj de proksima vilaĝo, ĉe kiuj ŝi restis por nokto. Kiel pruvo de dankemo la reĝino postlasis al ili siajn blankajn gantojn. Ĝis nun ili estas konservataj en la Dioceza Muzeo en la Domo de Długosz en Sandomiro, apud la katedralo de Naskiĝo de Plejsankta Virgulino Maria, fondita de la reĝo Kazimiro la Granda.
Hedviga ŝatis ankaŭ gasti ĉe dominikanoj kaj preĝi en ilia preĝejo. Sed el la dominikana monaĥejo restis nur la pordo forme de kudriltruo. Sed iama ilia preĝejo al Sankta Jakobo staras ĝis nun kaj apartenas al la plej altvaloraj antikvaĵoj. Ĝi estas unu el la unuaj kirkoj konstruitaj el brikoj. La taskon kon-strui la preĝejon kaj la klostron de dominikanoj ricevis Sankta Jacko Odrowąż. La loko sur altaĵo elektita de Jacko por kon-struado apartenis al la avara Konrado, kiu promesis fordoni ĉi teron al monaĥoj, se Jacko plantos tilion la radikojn supren. Kaj tiel ĝuste okazis. En la preĝejo troviĝas la kapelo de Domini-kanaj Martiroj, kiu memorigas la eventojn, kiuj okazis en la dektria jarcento, dum la invado de tataroj al la monaĥejo. La martiran morton mortis la prioro de la klostro Sadok kaj liaj 48 kunfratoj kaj multaj sandomiranoj, kiuj sin kaŝis en la preĝejo. Ekde tiuj eventoj la preĝejo iĝis la loko de la kulto al murditaj dominikanoj.
Joanna Wieliczka-Szarkowa
El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy
(En ĝardeno de Kreinto), junio 2019, paĝo 3.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski