Numero 129 – somero 2020
Sankta Tereza konfesprenantino
Hispana legendo
Oni rakontas, ke sankta Tereza deziris konfespreni kaj ĉiutage petis Dion, ke Li igu ŝin konfesprenantino, kiel estas pastroj.
Iun tagon montriĝis al ŝi la bona Dio kaj diras:
– Tereza, vi diras ke vi volas esti konfesprenantino, kaj mi volas vin elprovi, por ekvidi, ĉu mi povas plenumi vian deziron. Unue mi donas al vi tiun malgrandan skatol-eton kaj ordonas al vi ne malfermi ĝin dum tri tagoj.
Kiam la Sinjoro foriris, sankta Tereza diris al si:
– Por kio la Sinjoro donis al mi tiun skatoleton? Kio estas en ĝi? Kial do la Sinjoro ordonis ne malfermi ĝin dum tri tagoj? Kaj ŝia scivolemo estis tiel granda, ke tiu-vespere, antaŭ ol ŝi iris dormi, malfermis la skatoleton, por ekvidi, kio estas interne. Kiam ŝi malfermis ĝin, elsaltis pa-sereto kaj forflugis.
Venis tiutempe la Sinjoro kaj diras:
– Vidas vi, Tereza? Vi ne povas esti konfesprenant-ino, ĉar eĉ dum tri tagoj vi ne scipovas teni sekreton.
Tiam Tereza tiel afliktiĝis, ke ŝi obstinegis kaj trovis manieron, por iĝi sanktulino, malgraŭ ke ŝi neniun konfes-prenadis.
Tradukis: Stanisław Polanowski
Fonto: “Legendy chrzescijańskie. Antologia” Wydawnictwo Księży Marianów Warszawa 1990, str.192-193
_______________________________________________________________________________
La vorto de Dio en la vivo kaj misio de la Eklezio
La vorto sen kredo perdas sian sencon,
La kredo sen la vorto velkas.