Numero 135 – vintro 2021
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Doma ordo
– Kial vi ne sciigis tuj la policon, kiam vi venis hej-men kaj vidis, ke en la dormoĉambro ĉiuj tirkestoj estas en plena malordo? – demandas la asekura agento sinjorinon, de kiu oni forŝtelis multajn altvalorajn juvelojn. – Ĉu vi ne pen-sis tuj, ke ŝtelistoj estis en via ĉambro?
– Kompreneble, ne! Mi pensis nur, ke mia edzo serĉis sian novan ĉemizon!
*
Efika dormigilo
Kuracisto: – Kaj ĉu vi sekvis mian konsilon por bone dormi?
Paciento: – Jes, sinjoro doktoro.
K.: – Kaj ĝis kiom vi devis kalkuli?
P.: – Ĝis tridek ok mil naŭcent sesdek kvin.
K.: – Bone, bonege! Kaj tiam vi tuj ekdormis. Ĉu?
P.: – Ne, sinjoro doktoro. Tiam mi devis leviĝi!
*
Komedio de eraroj
Juĝisto: – Vi eniris hieraŭ nokte je la dua horo en fremdan
loĝejon tra la malantaŭa ŝtuparo. Kion vi serĉis tie?
Akuzato: – Mi opiniis, sinjoro juĝisto, ke ĝi estas mia loĝejo
J.: – Kaj kial vi elsaltis kaj forkuris,
kiam ĉi tiu sinjorino aperis?
A.: – Mi pensis, ke ŝi estas mia edzino.
*
Ĉion bonan al ĉiuj! Ni vivu laŭeble plej bele!