Numero 134 – aŭtuno 2021
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Renkontiĝas du homoj.
– Kien vi iras?
– Por provo de ĥoro.
– Kion tie vi faras?
– Ni kartludas, trinkas vodkon kaj bieron.
– Kaj kiam vi kantas?
– Dum ni revenas hejmen.
*
– Amatino, kion hodiaŭ ni havos por tagmanĝo?
– Farĉitajn brasikojn pigrajn.
– Kion tio signifas?
– Brasiko sur balkono, farĉo en fridujo.
*
La eta diplomato
Filo: – Patro, en ĉi tiu jaro vi havos grandan profiton.
Patro: – Kial?
Filo: – Ĉar por la venonta jaro vi ne bezonos aĉeti al mi
novajn lernolibrojn.
*
Pli altaj studoj
Filino: – Post la fino de la mezlernejo mi studos biologion,
psikologion kaj fiziologion.
Patro: – Sed estus pli bone, se vi lernus la kuirologion,
la lavologion kaj kudrologion.
*
Esperanto estus por nenio, se ĝi ne estus por ĉio!