Numero 133 – somero 2021
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Ĉu vi ĉiam ĝustatempe venas? La ulo kuras
malantaŭ la buso jam forlasanta la haltejon kaj krias:
– Atendu, atendu ĉar alikaze mi malfruos al la labor-
ejo! La buso haltas, la ulo eniras kaj diras:
– Nu, mi ne malfruiĝis. Bonvolu montri biletojn por
inspektado.
*
Edzino al edzo: – Karulo, hodiaŭ ni havas la tagon
de almezuro kaj konsento.
– Kiel do?
– Normale, ni veturas al komerca centro:
mi almezuras, kaj vi konsentas.
*
– Estas kvin pomoj kaj kvin homoj.
Ĉiu el ili ricevis unu pomon kaj malgraŭ tio
unu pomo restis en korbo.
– Kiel tio eblis?
– Unu homo ricevis pomon kun la korbo.
*
Estas du kalvaj homoj: – Kiu el ili estas pli kalva?
– Tiu kiu havas la pli grandan kapon.
*
– Kial vulpo iras al arbaro?
– Ĉar la arbaro ne venos al vulpo.
*
Estus bonege, se la menuo estus ankaŭ en Esperanto! 🍏