Numero 132 – printempo 2021
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Viro telefonvokas doktoron.
– Sinjoro doktoro! Mia edzino havas gripon, kaj tute ne povas paroli. Kion vi proponas, kion mi faru?
– Simple vi ĝoju!
*
Edzino al edzo: – Kiam mi edziniĝis kun vi, mi estis blinda kaj surda.
Edzo: – Vidu, de kiom da malsanoj mi kuracis vin.
*
– Kiam vi ekkonis vian edzinon?
– Bedaŭrinde nur post nia geedziĝo.
*
– Kiel vi vivas?
– Kiel Lenin. Oni ne plu nutras min, sed ankoraŭ ne sepultas. *
Etimologie… Averaĝe, granda pando manĝas 12 horojn tage. Enfermita homo manĝas kiel pando. De tie devenas la nomo “pandemio”.
*
Ĉu tio ne estas miriga? En 1720 – Pesto
En 1820 – Ĥolero
En 1920 – Influenco
En 2020 – Kronviruso
*
Feliĉan novan jaron al ĉiuj!