Numero 131 – vintro 2020
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Kolera gasto en la restoracio alvokis kelneron de-mandante:
– Kion faras ĉi tiu muŝo en mia supo?
– Ŝajnas al mi, ke ĝi naĝas, sinjoro.
*
– Karlo, manĝu ankoraŭ unu kukon.
– Mi ne povas, onklino, mia stomako estas jam tute plena.
– Tiuokaze metu kelkajn en la poŝojn.
– Neeble. Ankaŭ ili estas plenaj.
*
La kvarjara Kaĉjo envenas en la ĉambron dum la daŭro de la festeno, laŭte kriante:
– Estas cimo sur la muro de la kuirejo.
– Silentu, knabeto, la patrino ekscitite diris. Absolute ne estas cimo, ĝi estas nur najlokapo. Kaĉjo foriris, sed tuj revenis kriante, je amuziĝo al la ĉeestantoj:
– Panjo, nun iras la najlokapo.
*
– Filĉjo, mi malpermesas al vi fumadi – diras la patro al filo – vi ja vizitas nur la sesan klason.
– Sed paĉjo, ankaŭ vi komencis fumadi kiam vi vizi-tadis la sesan klason!
– Nu jes, vere, sed mi tiam estis 18-jara.
__________________________________________________________________________________
Estas du vortoj kiuj malfermas ĉiujn pordojn: tiru kaj puŝu.