Numero 130 – aŭtuno 2020
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Maljuna fraŭlino.
– Fraŭlino! Ĉu vi ne vidis mian edzon? Mi serĉas lin jam ekde du horoj.
– Ĉu nur ekde du horoj? Mi jam ekde dek jaroj ser-ĉas mian edzon, kaj ankoraŭ ne trovis lin.
*
– Kial homoj elaĉetas la klozetpaperon?
– Ĉar unu ternas, kaj dek pro timo fekas.
*
– Kiel traktas vin viaj infanoj?
– Kiel Dion.
– Sekve do kiel?
– Ili estas malĝentilaj kaj kondutas kvazaŭ mi ne ek-zistus, sed kiam io okazis tiam ili tuj al mi kuras plorante.
*
Knabinoj dividiĝas je: laboremaj kaj romantikaj.
La laborema – vidante polvokovritan tabloplaton,
senpolvigos ĝin. La romantika – desegnos koreton.
*
– Kiel aspektas via printempa dieto?
– Mi manĝas ĉefe birdaĵon kaj laktaĵon…
– Kaj pli precize?
– Birdan Lakton!
*
– Kion fari? Mi rompis la kruron en du lokoj!
– Ne plu iru al tiuj lokoj.