Numero 129 – somero 2020
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Instruistino surskribis en studenta taglibreto:
– „Via filo nenion scias.“
Patro letere respondis:
– „Ĝuste tial ni sendas lin al lernejo.“
*
“Virinoj estas eksterordinaraj.
Vi parolas nenion – kaj ili komprenas ĉion.
Ili parolas al vi ĉion – kaj vi komprenas nenion.”
*
Kiel distingiĝas sovaĝaj kaj dresitaj bestoj?
– Dresita manĝas el la mano, sovaĝa manĝas la manon.
Eĉ tio okazas:
– Monika! Monika! Kio estas al vi?
– Mi estas malsana.
– Kio okazis al vi?
– Trafis min nervoŝoko. En la aŭtobuso mi falis rekte
antaŭ la piedojn de iu maljunulino kaj …
– kaj tial vi ekhavis ŝokon. Sed pro kio vi falis?
– Ĉar mi vidis, ke lernanto el nia lernejo cedis sian
sidlokon al maljunulino!
*
– Sinjoro instruisto! Ĉu oni rajtas puni iun pro tio,
kion tiu ne faris?
– Kompreneble ne.
– Tre bone, ĉar mi ne faris mian hejman taskon.