Numero 127 – vintro 2019
Ridetu
El diversaj tirkestoj
Iu antaŭnelonge konvertiĝinta junulo demandas mal-junulon:
– Patro, do nun mi devos tute prirezigni la mondon?
– Ne timu – rediris la maljunulo. – Se via vivo estos vere kristana, do la mondo tuj prirezignos vin.
*
Iu juna frato, kiu estis forgesemulo, estis sendita de sia maljunulo al Aleksandrio.
– Iru al Eristo, vendisto de medikamentoj, kaj petu ke li vendu al vi kilogramon da memoro. Post kelkaj tagoj la junulo revenis kun malplenaj manoj.
– Patro, al vendisto de medikamentoj ekmankis jam memoro. Sed li petis por diri al vi, ke li havas por vi dek kilogramojn da pacienco.
*
Iu patro konfesis al maljunulo:
– Iufoje mi ĉagreniĝas, pensante: kion povis fari Noa’ en arkeo, kiam ĉirkaŭe estis senmezura maro?
– Certe li fiŝkaptadis.
– Ĝuste ĉi tie mi havas problemon: kiel li povis tion fari, se li havis nur du vermojn?
*
Iu maljunulo diris: La Sinjoro donis al ni du orelojn kaj unu buŝon, por ke ni parolu nur duonon de tio, kion ni aŭdas.