Numero 132 – printempo 2021

Resurekto… agrabla kaj dolĉa

La dekkvina ĉapitro de la Unua Letero al Korintanoj enhavas la plej malnovan katekizadon pri la korpa releviĝo de Jesuo, provizitan per la kerigmo, t.e. proklamo de tiu ĉi evento kiel esenca po ĉiu el ni. Iuj bibliistoj nomas ĝin „la himno pri resurekto” de Sankta Paŭlo. La apostolo ĵus spertis la „fiaskon” sur la atena Aeropago, kiam li klopodis prediki al grekoj la resurektintan Mesion. Similan malfidon li renkontis en Korinto, kie homoj opiniis, ke “ne ekzistas leviĝo de mortintoj” (1 Kor 15,12). Se tiel estus, ni estus falsaj atestantoj de Dio, kaj nia fido montriĝus vana (1 Kor 15,16-17). Kristaneco senigita de la kerigmo pri la venko de Kristo super la morto estus laŭvica etika opinio. Nenio pli.

Pro tio Sankta Paŭlo klarigas sian kerigmon surbaze de antikva biblia tradicio de la prezentado de printempaj oferoj al Dio el la primicoj de greno, fruktoj kaj bestoj: “Kristo leviĝis el la mortintoj, la unua frukto el la dorm-antoj”,  kaj plue: “Kiel en Adamo ĉiuj mortas, tiel ankaŭ  en Kristo ĉiuj estos vivigitaj, sed ĉiu laŭ sia rango: Kristo  la unua frukto, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo”. La oferon de primicoj prezentadis pastroj en la templo je la komenco de Festo de azimaj panoj. Primicoj, hebree  re’ŝit, signifas la elirpunkton, komencon, tion, kio estas plej bona. Primicoj, sub la formo de ofero el la unuaj rikoltoj, estis prezentataj post du tagoj ekde la komenco de Pasko, la 16-an tagon de la juda monato nisan.

Ĝuste la 16-an de nisan ĉirkaŭ la 33-a jaro Jesuo resurektis. Precize en la tago de prezentado de primicoj en la templo. Ĉi tiu oferdonaco montriĝis nur “ombro de estontaj bonaĵoj” (Heb 10,1). Jesuo, leviĝante el la mort-intoj, ne faris tion por si mem. Li ekinaŭguris la transiradon el morto al vivo, per kiu Li deziras ĉirkaŭpreni ĉiun ho-mon. La disĉiploj de Resurektinto, mergitaj en Lian Pas-kon, fariĝas la primicoj el la duaj rikoltoj: “estas elaĉetitaj el inter la homoj, la unuaaĵo al Dio kaj al la Ŝafido”. Kaj „Ili estas la sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn Li iras” (Apo 14,4). Tio klarigas kial Sankta Paŭlo nomis iun kristanon kun la nomo Epenet “la unuaaĵo de Azio por Kristo” (Rom 16,5), kaj la domon de Stefanos “la unuaaĵo de Aĥajo” (1 Kor 16,15).

Kristo per la leviĝo el la mortintoj komencis la reg-adon super la morto kaj malbono. Hodiaŭ spirita, morgaŭ ankaŭ materia. Hodiaŭ en Jesuo ni leviĝas el torporo de egoismo kaj soleco, por ami, morgaŭ kun Jesuo ni vivos por eterne, ĝojante pri Lia aŭtoritato. Ĉar estas la aŭtoritato “absoluta, kaj tamen agrabla kaj dolĉa – parolis s-ta Johano Paŭlo la Dua – kiu respondas al tuta profundo de homo, al liaj plej noblaj aspiroj de la menso, volo, koro. Ĝi ne paro-las per la lingvo de forto, sed esprimiĝas en la amo kaj en la vero”. Tial “Ne havu timon! Malfermu, eĉ malfermegu la pordojn al Kristo! Al lia savanta povo malfermu la limojn”.

Sac. Robert Skrzypek, dogmatikisto

El Gość Niedzielny, 22-a de novembro 2020, n-ro 47, p. 14

Esperantigis SŚ kaj SP

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony