Numero 127 – vintro 2019

Respondoj al tentoj

„Se vi estas filo de Dio” (Mat 4:3). Observu la ruzecon de infera serpento: efektive, ruzege ĝi atakas Kriston. Ĝi vidas, ke Li fastas, tial tentas Lin per frandemo. Kiam ĝi per ĉi tento nenion akiras, ĝi pasas al ankoraŭ pli aŭdaca: „Se vi estas filo de Dio, ĵetu vin malsupren” (Mat 4:6). Kaj kiam ankaŭ ĉi ruzo nenion helpas, montrante al Li kaj promesante ĉiujn regnojn kaj gloron de la mondo, ĝi penas alkonduki Lin al idolkulto: „Ĉion, kion vi vidas, mi donos al vi, se vi surgenue adorkliniĝos al mi” (Mat 4:9). (…)

Kiam la malbona spirito alŝovas aliajn tentojn, oni apli-kas aliajn kontraŭrimedojn cele al ilia supervenko, kaj ĝiajn provojn oni devas primoki kaj neniigi. La persiston en Dia servo, la spiritajn ekzercojn kaj praktikadon de virtoj ĝi kutimas ataki ĉe fino, parte persone, parte per malnoblaj homoj, servan-toj de ĝia ruzeco, per montro de jen sensaj voluptoj, jen famo, jen riĉaĵoj, honoroj kaj pasanta surtera gloro. Per ĉi tiuj ruzoj ĝi provas fordirekti de Dia servo, deŝovi de plugo la servantojn konsekritajn al Dio kaj forpeli ilin el sanktejoj de Dio al la mondo (kio estas delikto proksima al idolkulto). Sed jen tre akra glavo de la vorto de Dio kontraŭ tiu infera centmana mon-stro: „Ĉar estas skribite: Al la Sinjoro, via Dio, adorkliniĝu, kaj nur Lin servu” (Mat 4:10).

 

Sankta Stanislavo Papczyński

                                                         Inspectio cordis

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony