Numero 132 – printempo 2021

Responde al duboj…

Surbaze de la nerefutebla scienca fakto ke “oni estas homo ekde koncipo” kaj de logike rezultanta el tiu ĉi fakto la konstato, ke la t.n. „interrompo de gravedo” estas mortigo de homo, oni povas facile refuti ĉiujn argumen-tojn por t.n. „interrompo de gravedo”.

  1. „Virino havas la rajton pri sia propra korpo???”

Nenaskita infano neniam estas parto de la patrina organismo (patrino kaj infano posedas malsamajn geneti-kajn strukturojn, ofte ankaŭ aliajn sangogrupojn). La kon-cipita infano estas nova, aparta estulo, ankoraŭ nenaskita ido de tiu virino, kaj neniu patrino rajtas decidi pri senviv-igo de sia infano sur ajna etapo de ĝia evoluo (tamen la patrino rajtas en respondeca maniero plani la koncipon de sia infano).

  1. “Kiam oni konstatis malsanon aŭ evolu-difektojn ĉe la nenaskita infano, tiam oni povas interrompi grave-don???”

Se oni konstatis ĉe la nenaskita homo malsanon aŭ evolu-difektojn, tiam oni devas tiun ĉi malgrandan pacien-ton ĉirkaŭigi per zorgema flegado kaj kuraci sed ne mortigi. Kiel “kuracisto” povas proponi eliminon de mal-sano per mortigo de sia paciento!? Kaj kiel la patrino povas konsenti al mortigo de sia malsana infano?

  1. “Oni povas interrompi gravedon, se ĝia kontinuigado minacas la sanon de virino???”

Por savi la sanon de unu homo oni ne povas mor-tigi alian homon (marĝene oni devas ankaŭ ĉi tie aldiri, ke la nuntempa medicino konstatas, ke ne estas kolizio inter la sano de virino kaj la kontinuigado de gravedo).

  1. “Oni povas interrompi gravedon, se ĝi ekestis sekve de perforto???”

La patro de la nenaskita infano, kulpa pri la krimo de perforto, estas sekve de proceso (en kiu li havas certigi-tan juran defendon) kondamnita al kelkjara malliberigo. Oni ne povas allasi tion, ke la koncipita infano, komplete senkulpa kaj senigita je ajna defendeblo, estu kondamnita al la plej alta punmezuro mortopuno kaj ke oni plenumu ĉi tiun verdikton.

La projekton de leĝo pri la jura protekto de l’ kon-cipita infano oni atakis ankaŭ uzante tuterare pravajn ali-flanke konstatojn:

Virino havas la rajton pri libereco decidi pri sia sorto.

Jes, oni devas agnoski la decido-liberecon de ĉiu homo, sed oni devas per la tuta forto rememorigi, ke ne estas libereco sen respondeco kaj respektado de aliulaj rajtoj.

           La libereco de ĉiu homo estas limigita per la rajto de alia homo: la virino havas la rajton pri libereco, sed la koncipita infano, kiel ĉiu homo, havas la rajton pri vivo. Oni ne povas konsenti doni eĉ al patrino la liberecon mortigi ŝiajn infanojn.

Oni ne povas devigi virinon al patrineco.

Tio estas tute prava konstato, sed la adeptoj de la stalina leĝo el 27.04.1956 jaro tuterare elprofitas ĝin en sia propagando kontraŭ la projekto de leĝo pri la jura protekto de la koncipita infano, kiu antaŭvidas la malpermeson mor-tigi la koncipitajn infanojn kaj ne la ordonon akcepti patri-necon. La vivo de infano komenciĝas en la momento de koncipo kaj en la sama momento la virino fariĝas patrino kaj komenciĝas ŝia patrineco.

La projektita leĝo intencas asekuri la vivon de la jam koncipita infano kaj do ankaŭ asekuri sole la kontinu-igadon de la komencita jam plifrue patrineco. La virino-patrino de la koncipita infano stariĝas sole antaŭ la decido: ĉu kontinuigi sian patrinecon aŭ ĝin interrompi, alie dirante ŝi stariĝas antaŭ la dilemo: ĉu esti patrino de la nenaskita infano aŭ esti patrino de la mortigita infano.

 

Maria Nieniewska

(“Żródło” n-ro 10/92; tr. SP)

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony