Prenu 12 monatojn, purigu ilin de amareco, avido, pedanteco kaj timo. Dividu ĉiun monaton je 30 aŭ 31 partoj tiel, ke sufiĉu akurate por jaro.
Ĉiun tagon oni preparas aparte, prenante po unu parto da laboro kaj du partoj da gajeco kaj humoro. Aldoni al tio necesas 3 plenplenajn kulerojn da optimismo, kulereton da toleremo, grajnon da ironio kaj preneton da takto.
Sekve ĉi tiun mason oni surverŝas abunde per amo. La pretan pladon necesas ornami per bukedoj da etaj afablecoj, kaj doni ĉiutage kun spiritsereneco kaj taso da viviga teo!
Katarina Elizabeta Goethe