Numero 131 – vintro 2020

Rakontoj ne nur bibliaj

Kun la aktoro Radosław Pazura

konversacias Jolanta Gajda-Zadworna

 

          Dekdu historioj, dekdu aktoroj kaj la efiko, kiu dis-volviĝas en la reto ekde julio. Pri kio estas parolo?

Radosław Pazura: Pri „Bibliaj rakontoj on-line” de la Teatro Oratorium, pretigitaj kun la penso pri plej junaj. Mi tralegis en ili „La rakonton pri talentoj”.

 

          La ciklon de disaŭdigoj, en kiuj la laŭtan legadon plenigas la animado el sablo kaj konversacioj kun infanoj, oni povas spekti ĉe www.facebook.com/TeatrOratorium/.  Kiel vi trafis ĉi projekton?

Mi ricevis la proponon kaj decidiĝis tuj. Antaŭ ĉio pro la esenco, la komuniko ligita kun Tiu, kiu parolas al ni ĉiutage, kvankam iufoje ni ne konscias pri tio. Kaj tio la aferoj en nia vivo la plej gravaj. La partoprenon en la ciklo mi opiniis kiel devon, la formon de la evangelizado. Krom tio la ideodonantoj estis la homoj, kun kiuj jam pli frue mi laboris.

 

          La Teatro Oratorium tio estas la precipa scenejo.

Ĝi funkcias ĉe la varsovia Baziliko al la Plej Sankta Koro de Jesuo [tio estas ankaŭ la spektakla objekto de arkitekturo – ald. red.]. La sceno kaj areno troviĝas en sub-teraĵo. En tia loko, ankaŭ laŭvorte, kaŭze de akustiko, pli klare aŭdiĝas tekstoj ligitaj kun la kristana temaro. Mi partoprenis ĉi tie en la adapto de „Wieczernik” (Vesper-manĝejo) de Ernest Bryll.

          En “Bibliaj rakontoj on-line” vi legis al infanoj, kaj kion vi elektis lastatempe por vi mem?

Interalie la taglibrojn de la mortinta en la jaro 2012 mistikulino Alicja Lenczewska, kiu aperis en la libro “Świadectwo” (atesto). La literaturo ligita kun la spiriteco estas al mi dum lastaj jaroj precipe proksima.

 

El: Semajnrevuo SIECI, 17-23.08.2020, paĝo 12.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony