Numero 134 – aŭtuno 2021
Profetaĵoj por nia tempo
Ĉu ni vivas en la malbenita tempo, en kiu estas neniigata Dia ordo?
Kion je ĉi tiu temo diras profetaĵoj?
Kiam oni observas la realecon, oni povas ekpensi, ke tio estas la epoko, kiu de la kulto al libereco gvidas al kon-traŭ-Eklezio, al negacio de tio, kio estas vera, bela kaj bona. Dolorige konsciigas al ni tion nigraj marŝoj, vulgarismoj el-kriataj fare de junaj virinoj, sendiaj plitikistoj, kiuj forŝovas tion, kio estas sankta el la publika spaco. Ĉu pro tiu kaŭzo ni devus tordi al ni la manojn kaj malesperi? Ne! Kiel mon-triĝas, ne estas malbona tempo – ĉiu epoko povas eldoni la frukton tiel grandan, ke aprezados ĝin laŭvicaj generacioj. Surskribis pri tio en sia plej nova libro Vincento Łaszewski, rekonita teologo, ĝuanta internacian aŭtoritaton, kiu de mul-taj jaroj ĝisfunde esploras la misterojn de mariaj revelacioj.
La aŭtoro gvidas leganton per malkovrado de la veroj entenitaj en sep profetaĵoj – sep bildoj de la Eklezio. La gvidantoj en ĉi migrado estas: Sankta Aŭgusteno, Sankta Johano Bosko, Sankta Ludoviko Maria Grignion de Mont-fort, Sankta Lucia, Sankta Johano Paŭlo la Dua kaj Jozefo Ratzinger. Precipe multe da atento li dediĉas al misteroj fatimaj.
La prezentitaj de la aŭtoro apokalipsaj bildoj re-starigas la sencon en la relativigita nuntempo. Łaszewski malkovras antaŭ ni la konkretajn indikilojn – la specifajn vojmontrilojn gvidantajn kredantojn al savo. Tiel komenc-iĝas la eliro estanta la gvida motivo de la libro. Kio do estas la titola eliro? Ĉu ni staras ĉe la sojlo de la tempo de purigo, kiun antaŭdiradis multaj profetoj de la Eklezio? Ĉu ni devus timi tiun momenton? La respondojn je ĉi demandoj ni trovos en la pasiiga publikaĵo pri la Eklezio de morgaŭ.
Ireneusz Korpyś
El: Semajnrevuo NIEDZIELA, n-ro 14/4 IV 2021, paĝo 43
Exodus 7 proroctw o Kościele, Wincenty Łaszewski, Wydaw-nictwo: Esprit, Liczba stron: 192
Esperantigis: Sławomir Helicumski