Iu arabo akompanis ian francan esploranton en la transiro tra dezerto. Ĉiumatene li kliniĝadis ĝis la tero, por adori Dion kaj preĝi al Li. Iun tagon la franco ekparolis al li mokeme:
– Kial vi estas tia naiva? Se vi ne povas tuŝi, nek ekvidi vian Dion tio signifas, ke Li ne ekzistas. Sed la arabo nenion respondis. Momenton poste la franco rimarkis spurojn de kamelo kaj ekkriis:
– Rigardu, ĉi tie trapasis kamelo. Kaj je tio diris la arabo:
– Sinjoro, sed vi estas naiva, ja vi ne vidis ĝin, nek tuŝis ĝin.
– Stultulo! Ja mi vidas la spurojn!
Tiam la arabo per la fingro montris al la suno kaj diris:
– Mi ankaŭ vidas spurojn de la Kreinto. Dio ekzistas.