Numero 127 – vintro 2019

Pri malprava akuzo kaj la bezono de justeco

El Libro de Psalmoj. Kiu amas Dion, tiu povas kalkuli je Lia favoro. Bonvolu malfermi la Biblion sur la Psalmo 5.

La psalmo 5 estas preĝo de la homo maljuste akuzita aŭ kalumniita, kiu estis kompromitita antaŭ sia komunumo. Ver-ŝajne tio estas la matena preĝo (verseto 4), adresata al Dio en la korto de la jerusalema templo (verseto 8). (…)

Psalmisto venis por la matena preĝo al la templo (vd. Psa 57,9; 59,17; 88,14; 92,3), simile kiel la humila servanto aperis fronte al la potenca reĝo. Li ankoraŭ ne precizigas la konkretan peton, sed li petegas Dion pri atenta aŭskulto de lia preĝa sus-piro (versetoj 1-4). En la judea tradicio la matena preĝo estis rigardata kiel precipe esenca, ĉar ĝi esprimadis la dankemon por ricevitaj gracoj, inter kiuj la plej grava estis la liberigo de Izra-elidoj el la egipta sklaveco. La pia Izraelido matene dankadis al Dio kaj samtempe klopodis volontigi sian Kreinton kaj Reĝon al novaj bonfaroj dumtage. La preĝanto fidas, ke li estos elaŭs-kultita. (…)

La centran parton de la Psalmo konsistigas la versetoj 9-11, en kiuj la psalmisto precize difinas sian preĝan peton. Li luktas kontraŭ la falsa akuzo, li spertis la doloran forton de vortoj portantaj mensogon aŭ kalumnion. Li petas unue, ke li mem ne ŝanceliĝu kaj konsekvence ne devojiĝu de justeco (verseto 9). Fortigita, li prezentas al Dio siajn kontraŭulojn, komparante ilin al la putraĵo, estanta la efiko de malkompono de la homaj restaĵoj (verseto 10). La forto de kontraŭuloj, kiu enestas en ilia parolo, fakte estas la malfermita tombo, el kiu eliĝas ĉio kio estas la plej malbona kaj vekanta en tiama kulturo la ĝeneralan abomenon. Krome la malamikoj de la psalmisto estas ne nur liaj malamikoj, sed ankaŭ la malamikoj de Dio mem, ĉar ili malestimas ankaŭ Lin (verseto 11). En ĉi situacio la psalmisto atendas la helpon de Jahve – ne nur la purigon de la starigataj al li riproĉoj, sed antaŭ ĉio eliminon de ilia fonto, kiu estis liaj malamikoj. En lastaj versetoj de la kanto (12-13) sentebla estas paco en la koro de la psalmisto. Li elĵetis el si ĉion tion, kio lin doloris kaj incitis. En sia plua preĝo li ligis al „justaj”, aŭ agantaj ĝuste rilate al Dio, kaj al homoj (fakte ne eblas esti justa fronte al Dio, kaj malestimi aŭ malfaciligi la vivon de alia homo). Ĉi versetoj esprmas la konfidon kaj la senton de sekureco. Tiu, kiu amas la nomon de Dio – kio en la biblia lingvo signifas la Dion mem – povas kalkuli je Lia beno kaj ŝirmo, bildigitaj per la metaforo de ŝildo (verseto 13).

Al la nuntempa leganto la Psalmo 5 rememorigas pri valoro de la matena preĝo, en kiu homo ne nur dankas por la donaco de komenciĝanta tago, sed ankaŭ priparolas en ĝi tion ĉion, kio konsistigas la sekvan tagon de la vivo. Ĉi Psalmo reliefigas la forton de la homaj vortoj, kiuj krom saĝeco kaj espero povas ankaŭ dolorigi kaj ridindigi aliulojn. La psalmisto estas respegulo de la homo, kiu devas lukti kontraŭ la maljustaj opinioj je sia temo. Li estas samtempe modeligo de la homo, kiu ne falas en malesperon, ne senvolontiĝas; li estas ekzemplo de la homo, kiu scias, ke li mem povas vojerari, pro tio li petas Dion pri gvidado je la vojetoj de justeco, kaj ne de malico. Li estas krome, kaj eble antaŭ ĉio la simbolo de la homo, kiu postulas veron.

Sac. Janusz Wilk

El: Apostolstwo Chorych, List do osób chorych i niepełnospraw-nych (Letero al personoj malsanaj kaj neplenlertaj), N-ro 1, januaro 2019, paĝo 8.

www.APOSTOLSTWO.CHORYCH.PL

Elpoligis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony