Numero 130 – aŭtuno 2020
Pri la uzo de partikulo ĉi
Lingva angulo
Ĉi montras proksimecon en la loko aŭ la tempo. Plej ofte ĝi estas uzata kun tabelvortoj: tie ĉi, ĉi tie, tiu ĉi, tiun ĉi, ĉi tiu, ĉi tio; povas stari post aŭ antaŭ la pronomo. Se la distanco ne gravas, ni povas ellasi ĝin.
En iuj kazoj, precipe en poezio, oni ellasas la prono-mon kaj uzas solan ĉi: En ĉi momento… (anstataŭ en tiu ĉi momento).
Oni povas prefikse uzi ĉi kun adverboj kaj adjektivoj kun senco de plejproksimeco, en tiuj okazoj ĉi estas ligita per streketo kun la adverbo aŭ la adjektivo, do ĝi kun la ra-diko konsistigas unu vorton: ĉi-kune, ĉi-sube, ĉi-foje, ĉi-loke, ĉi-jare, ĉi-jara (festivalo), ĉi-rilata (konduto), ĉi-urbaj (stratoj), ĉi-printempa (vetero). Se ni ne uzus streketon, ni ŝanĝus la sencon, kp „ĉi sklavaj animoj” anstataŭ „tiuj ĉi sklavaj animoj”. Tia anstataŭigo de „tiu ĉi” per „ĉi” estas evitinda.
Izola ĉi estas mallongigo de ĉi tie. Sekve tiu ĉi estas mallongigo de tiu ĉi tie. Normale tie estas subkomprenata.
Tiu ĉi kaj tiu tie en la praktiko esprimatas kurte: ĉi kaj tie.
Nuntempe populariĝis uzo de memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j). Violin OLJAKOV
Membro de la Akademio de Esperanto
________________________________________________________________________________
Dio, donu al mi kvietan koron,
por ke mi akceptadu tion, kion mi ne povas ŝanĝi,
la kuraĝon, ke mi ŝanĝu tion, kion mi ŝanĝi povas,
kaj la saĝon, por ke mi kapablu tiujn aferojn distingi. (Reinhold Niebuhr)