Numero 127 – vintro 2019
Preĝo pro nia Patrujo (de P. Petro Skarga)
Dio, Reganto kaj Sinjoro de nacioj, el Via mano kaj obeemo degnu nin ne ellasi, kaj per propeto de la Plejsankta Virgulino, nia Reĝino, benu nian Patrujon, ke ĝi ĉiam fidela al Vi, gloron alportadu al Via Nomo, kaj filojn siajn gvidu al feliĉo.
Ĉiopova, eterna Dio, donu al ni larĝan kaj profundan amon al fratoj, kaj al aminda Patrino, nia Patrujo, por ke ni povu al ĝi kaj al Via popolo, servi honeste forgesinte niajn profitojn.
Sendu Sanktan Spiriton al Viaj servantoj, regantaj nian landon, por ke ili laŭ Via volo la popolon al si konfiditan saĝe kaj juste kapablu direkti. Per Kristo nia Sinjoro. Amen.
El: Dumonata revuo MICHAEL, januaro-februaro 2019, paĝo 31
www.czasopismomichael.pl E-igis: Stanisław Śmigielski