Plej amata Patrino, nia Sinjorino, post Dio plej gran-da konsolo! Kun profunda humilo kaj infana fido, ni pete-gas, ke Vi elpetu al ni ĉe via Filo la mizerikordon por niaj pekoj kaj efikan helpon en niaj bezonoj.
Multfoje Vi helpadis al homoj suferantaj, tristaj kaj malfeliĉaj. Tial ankaŭ ni fidas, ke Vi ne forlasos nin en niaj afliktoj, sed kiel la plej bona Patrino, Vi ŝirmos nin nune kaj ĉe nia morto. Amen.