Numero 135 – vintro 2021
Preĝo de konfido de la Movado de Puraj Koroj
Sinjoro Jesuo, mi dankas Vin, ke Vi ekamis min per amo sen limoj, kiu ŝirmas nin de malbono, levas el plej grandaj faloj kaj kuracas plej dolorajn vundojn. Mi for-donas al Vi mian memoron, racion, volon, animon kaj korpon kune kun mia sekseco. Mi promesas ne komenci la seksan kunvivon ĝis la tempo de sakramenta geedziĝo.
Mi decidas ne aĉeti, ne legi kaj ne spekti revuojn, programojn nek filmojn kun pornografia enhavo. (Knabinoj aldonas: „Mi decidas vestiĝi modeste kaj neniel provoki ĉe aliaj avidajn pensojn aŭ dezirojn”). Mi promesas ĉiutage renkontiĝadi kun Vi en preĝado kaj en legado de la Biblio, en ofta komuniiĝado kaj en Eŭkaristia adorado. Mi decidas regule alpaŝi la sakramenton de repaciĝo, ne subiĝi sen-volontiĝon kaj tuj leviĝi el ĉiu peko.
Sinjoro Jesuo, instruadu al mi la sisteman laboron pri mi mem, kaj precipe la lertecon de kontrolado pri miaj seksaj ekscitoj kaj emocioj. Mi petas Vin pri kuraĝo en la ĉiutaga kontraŭstaro al malbono, por ke mi neniam prenu narkotaĵojn kaj evitadu ĉion, kio dependigas, kaj precipe alkoholon kaj nikotinon. Instruadu min tiel procedi, ke en mia vivo plej grava estu la amo.
Maria, Patrino mia, gvidu min sur kredovojoj ĝis la fonto de amo – al Jesuo. Post sta Johano Paŭlo la Dua mi deziras tute konfidi min al Vi: „Totus Tuus, Maria!” (Tute Via mi estas, Maria!). En Via Senmakula Koro mi metas min tute, ĉion, kio mi estas, ĉiun mian paŝon, ĉiun momen-ton de mia vivo. Beata Karolina, elpetadu por mi la donacon de pura koro. Amen!