Numero 131 – vintro 2020
Preĝo
Pastro Johano Twardowski
Ni preĝu en la Betlehema Nokto,
En la Nokto de Feliĉa Akuŝo,
Por ke ĉio al ni malimplikiĝu,
Nodoj, konfliktoj, komplikaĵoj,
Ke ĉiuj malfacilaj aferoj
Maltordiĝu kiel nodetoj,
Propraj ambicioj kaj rankoroj
Komencu ridigi kiel marionetoj.
Ke en ni malicaj Megero
Transformiĝu en ŝafetojn
Kaj glaŭkaj larmoj en okuloj stariĝu
Kiel sur kristnaska arbeto kandeletoj.
Ke anĝelo disŝiru ĉiun dramon
Ĝis la lasta ĉapitro,
Metante sur la komplikan koron,
Kiel sur azenon – neĝkompreson,
Por ke ĉio iĝu simpla –
Estu ordinara – malkomplika.
Ke la sturno bunta, gripmalsana
Kapriolu al ni sur la tombo.
Por ke la dubanto ekploregu
Miraklon en starvico atendante,
Kaj Dipatrino – la kvietajn, fidoplenajn,
Prenu sur manojn kiel varman plejdon.
Esperantigis Stanisław Płachta
___________________________________________________________________________________
Nenio en la vivo estas tiel necesa kiel la amikeco.
(Aristotelo)