Numero 131 – vintro 2020

Preĝi por malsanuloj

(…) Kuracatoj malsanaj je koro pli rapide revenas al sano, se aliaj preĝas por ili – tian konkludon enhavas la raporto prezentita dum la kongreso de kardiologoj, kiu okazis antaŭ kelkaj jaroj en Dallas, Usono. La prezentitaj fare de kuracistoj rezultoj de eksperimento, laŭ opinio de multaj sciencistoj, limas al magio, ĉarlatanado, aŭ difinante pli mil-de, devus konsistigi la pruvon de kredo, kaj ne medicinan kazon. La eksciitiĝo de kuracistoj en Dalaso estis grandega, konsiderinte, ke ili memoris precize la enhavon de la raporto prezentata 13 jaroj pli frue fare de doktoro Randy Byrd, kardiologo, la profesoro de la kalifornia universitato. D-ro Byrd dum la scienca seminario en la urbo Miami prezentis la rezultojn de siaj espoloroj gvidataj en la hospitalo en San Francisco, kiun li nomis “la scienca pritakso de la agado de Sinjoro Dio”. En la testata grupo troviĝis 192 pacientoj, kaj en la kontrola grupo 210. Neniu sciis pri la gvidata eksperi-mento. Ĉiuj estis observataj dum unu jaro. D-ro Byrd mem, praktikanta katoliko, rekomendis al fremdaj personoj en diversaj lokoj de Usono preĝi por la sano de tiuj malsanuloj, kies nomojn li al ili donis. La preĝgrupoj konis la antaŭ-nomojn de la pacientoj kaj mallongajn informojn pri ilia sanstato. Ĉi grupojn oni petis pri ĉiutagaj preĝoj, sed oni donis neniujn direktivojn, kiel preĝi. Ĉiu persono en la grupo preĝis por multaj diversaj malsanuloj, sed por ĉiu paciento partoprenanta en la eksperimento preĝis 5-7 personoj. La pruvado estis gvidata laŭ la plej severaj kriterioj utiligataj en la klinikaj esploroj, kio signifas, ke ĝi estis hazarda, perspek-tiva, duoble blinda, en kiu nek kuracatoj, nek kuracistoj kaj flegistinoj sciis, al kiu grupo kiu el malsanuloj apartenas.

„Rigore kontrolata klinika esplorado montras, ke preĝo povas estis la efika forto en la procezo de kuracado” – diras d-ro Larry Dossey. La rezultoj estis surprizaj. La pacientojn, por kiuj oni preĝis, evitadis seriozaj komplikaĵoj postopera-ciaj. Ili diferencis de ceteraj laŭ multaj vidpunktoj. La eks-perimento estas precize priskribita en la revuo “Medical Tribune”. (…)

El la libro: Ewa Foley, Zakochaj się w życiu, Wyd. RAVI, paĝo 152-153                                         Elpoligis: S. Śmigielski

Ĉiujn, kiuj dum lastaj dekkelkaj monatoj preĝadis intence de mia longa kaj nefacila kuracado, mi tre kore dankas kaj certigas Vin,  Karaj Samkredanoj, ke mi reciprokos al Vi per miaj preĝoj je Viaj intencoj. DIO BENU al Vi Ĉiuj!

Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony