La preĝ-intencoj konfiditaj de la Papo al sia tutmonda preĝ-reto. Ĉiu proponata monata intenco povas esti: aŭ “por la evangelizado” aŭ „universala”.
JANUARO (evangelizado) La homa frateco.
Por ke la Sinjoro donu al ni la gracon vivi en plena frat-eco kun la gefratoj de aliaj religioj, preĝante unu por la alia, malfermitaj al ĉiuj.
FEBRUARO (universala) Perforto kontraŭ virinoj.
Ni preĝu por la virinoj, kiuj estas viktimoj de perfor-to, por ke ili estu protektataj de la socio kaj iliaj suferoj estu konsiderataj kaj aŭskultitaj.
MARTO (evangelizado) Sakramento de repaciĝo.
Ni preĝu por ke ni vivu la sakramenton de repaciĝo per renovigita profundo, por gustumi la senfinan kompaton de Dio.