Numero 129 – somero 2020

Por ke ili revenu

Familiaj aferoj

 

Estas tiaj, kiuj foriris malproksime de Dio en la serĉ-ado de feliĉo kaj konstante ne estas feliĉaj. Ili lasis siajn hejmojn, familiojn kaj perdis ĉion, kaj plej multe sin mem.

 

          Vunditaj, ribelintaj, ofendiĝintaj je Dio, indiferentaj, kun la ruinigita vivo, senkuraĝigitaj, vivantaj en peko. Ne scipovantaj pardoni al si mem kaj al aliaj. Ili vivas apud ni. Infanoj, nepoj, edzinoj, edzoj, proksimuloj, konatoj. Estas ankaŭ tiaj, al kiuj ilia sorto ne estas indiferenta. Kiuj farus ĉion, por ke ili denove komencu vivi vere, sed ofte ilia sola  agado povas esti… preĝo. Kiel por la erarintaj filoj pri la reveno hejmen, al patro, al Dio.

 

          Rompitaj

 

Bożena – 60-jarulino kun la rompita vivo, post du divorcoj kun alkoholuloj, viktimo de fizika perforto, nun kverelinta kun infanoj, ne konas eĉ siajn nepojn, suferas je deprimado. Kamilo – 30-jarulo, la filo de amantaj gepatroj, forveturis por pli bona vivo al Nederlando, kie bonstate vivas kun bela virino, kun kiu li havas du infanojn, la nupto estas por ili bezona por nenio. Magda – 40-jarulino ŝajne el la bonorda kaj respektata familio, en kiu ofte estis danĝere, hodiaŭ la edzino kaj patrino de du infanoj, preskaŭ malsana pro la malamo al gepatroj. La akcepton kaj apogon ŝi trovis en sekto.

“Estas tiaj, kiuj ne scipovas pardoni al si mem kaj al aliaj, tial troplenigas ilin la ribelo fronte al Dio kaj ili ĉesis preĝi…”

Estas multe da tiaj bildoj. Ni konas ilin. Tamen plej ofte ni vidas nur la pinton de glacimonto, la resto – ilia his-torio, sufero, dilemoj, ofte eĉ trompado sin mem – estas por ni vualita. Ni ne scias, kiel forte ili estis vunditaj aŭ faras maljustaĵon al si mem. Ili vivas ŝajne ordinare, kaj iliaj koroj estas plenigitaj per timo, erotismo, volo konten-tigi nur sin mem kaj siajn ideojn pri si, malamo, monavido. Ili ne ekkonis, kio signifas esti amata senpage, pro tio ne volas aŭ ne scipovas ekkredi, ke Dio estas ilia Patro.

 

          Preĝo

 

Ĝuste por ili preĝas la Komunumo de Dia Patreco, Kadre de la psikotrapeŭta helpo al iuj helpas eliri direkte  al la vivo en libereco, al aliaj donas la eblecon renkonti en sia sidejo, nomata la Domo de Dio, kaj ankoraŭ aliajn –  tiujn, kiuj estas ĉe mondlimoj aŭ ne volas helpon – reko-mendas al Dio. Jam la trian jaron ĝi praktikas la novenon de si kreitan, kun multe diranta nomo:  Viŝu al Patrino larmojn, savu al Patro la filon. Dum naŭ monatoj ĉiutage kelkaj personoj preĝas la doloran parton de Rozario, konsi-derante la Dian vorton kaj rekomendante tiujn, kiuj vivas kiel “orfoj sen Patro”. Entute en la noveno estas engaĝitaj kelkdek personoj el Komunumo. Kvankam al la unuopaj rozariaj misteroj estas alskribitaj la konkretaj intencoj, ekz. por tiuj, kiuj sentas sin forlasitaj kaj forpuŝitaj fare de Dio, por sacerdotoj travivantaj la vokiĝan krizon aŭ por la mor-tantaj bezonantaj la repaciĝon kun Dio, tamen la listo estas longa kaj ne fermita. Ĉiu aldonas sian, ĉar preskaŭ ĉiutage venas la novaj petoj pri preĝo. Kaj ĉi – anonime – estas enigataj en la novenon.

 

          Kial la preĝo daŭras naŭ monatoj? – Ĉar tiom da tempo estas bezona, por ke povu naskiĝi homo – klarigas pastro Remigiusz Lota, la superulo de Komunumo. – La reveno al Dio estas ĝuste tia nova naskiĝo, kaj eĉ la nova kreo de homo.

 

          Atingodistanco

 

          Ĉiutage pligrandiĝas la nombro de la homoj, por kiuj la Komunumo de Dia Patreco preĝas, ĉiun tagon kreskas  ankaŭ la grupo de tiuj, kiuj en ĝin eniĝas. Kaj jen pli ol centpersona grupo da gepatroj en Francio preĝas por siaj infanoj, kiuj foriris de Dio (la noveno estas tradukita en la francan lingvon); en la urbo Biała Podlaska la tuta paroĥo komencis la novenon dum la pasinta Advento, preĝas fami-lioj, geedzoj, unuopaj personoj kaj negrandaj grupoj en Ĉenstoĥovo, en Vroclavo, en Giżycko, en Jelenia Góra, en Lublino, fratulinoj en Filipinoj… Verdire oni ne scias, kian atingodistancon havas la vokado por “reveno de la erarintaj filoj”. Kiam alfluas laŭvicaj petoj pri preĝado el laŭvicaj anguletoj de Pollando kaj mondo,  sac. Remigiusz ĵetas: – Ŝoko! Kaj eble ne ŝoko, eble tio estas normala… Simple la Virgulino Maria batalas ĉie pri siaj infanoj.

 

Karolina Mysłek

      El la semajnrevuo NIEDZIELA, n-ro 7/16 II 2020, paĝoj 52-53

 

          Al la Noveno oni povas aniĝi ĉiumomente. Kaj ĉiumo-mente oni povas proponi siajn intencojn.  Wspólnota Bożego Ojcostwa ul. Św. Rocha 212 42-221 Częstochowa

e-mail:wbo@ojcze.pl, tel:665 210 175

Ĉio pri la Noveno ĉe Facebook: @OtrzyjMatceLzy

 

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony