Numero 131 – vintro 2020
Popola pieco kiel la renkonto kun Jesuo Kristo
La popola pieco estas tre vasta nocio. La Vatikana Direktorio pri la popola pieco kaj liturgio el 2002a jaro difinas la popolan piecon kiel diversajn manifestadojn kult-ecajn kun la karaktero privata aŭ komunuma, kiuj kadre de la kristana kredo estas plejparte esprimataj ne laŭ la mani-ero de liturgio, sed en formoj devenantaj el la spirito de unuopaj nacioj aŭ sociaj grupoj kaj ilia kulturo (n-ro 18). La simptomo de la popola pieco povas esti do ekster-liturgiaj diservoj kiel ankaŭ la praktikoj kultivataj fare de diversaj komunumoj, en familioj, kaj ankaŭ fare de unu-opaj personoj.
Oni povas diri, ke la liturgio de Eklezio kaj la popola pieco konsistigas du reciproke sinkomplektigantaj esprimoj de la kristana kulto. Nekontestata estas la primateco de liturgio kiel loko, en kiu per la videblaj signoj ĉeestiĝas Kristo kaj Lia paska mistero. Jen pere de liturgio tuŝas nin la Krista savoverko. Sed aliflanke, se ne ekestadus diversaj formoj da popola pieco, tio estus la signo, ke la sava verko de Kristo ne tuŝis ankoraŭ profunde nian vivon, nian kul-turon kaj kutimojn. La ekzisto de diversaj formoj de la po-pola pieco estas vere la signo de la vivforto de kredo.
La tuta vico da praktikoj de popola pieco ligiĝas kun unuopaj periodoj kaj festoj de liturgia jaro. Ĉiam pli gran-dan popularecon ĝuas ĉe ni la adventaj florkronoj kun kvar kandeloj ekbruligataj en laŭvicaj dimanĉoj de Advento. La florkronoj kutime estas starigataj en preĝejoj, sed ĉi kutimo estas praktikata ankaŭ en hejmoj. Alia manifesto de la ad-venta popola pieco, kvankam ligita kun liturgio, estas la praktiko de alportado de lampionoj al la rorataj Mesoj. Ĉi tiuj adventaj kutimoj havas la precipan valoron nuntempe, kiam, ankoraŭ longe antaŭ Kristnasko, niaj stratoj kaj su-perbazaroj estas ornamitaj per festaj dekoracioj. La adven-taj kutimoj piecaj helpas tre rekte savi Adventon en nia konscio. La evidentaj simptomoj de la popola pieco, ligitaj kun la festo kaj tempo de Kristnasko, estas tiaj kutimoj, kiel Kristarbo, oblato kaj la antaŭkristnaska vespermanĝo, kaj ankaŭ kristnaska spektaklo kaj la procesio de Tri Reĝoj.
En la tempo de Karesmo la popola pieco estas realigata antaŭ ĉio kadre de la eksterliturgiaj diservoj pasionaj de Krucvojo kaj Galaj plendoj. Ĉi tiuj diservoj substrekas unu el bazaj aspektoj de Karesmo kaj konsistigas la bonegan portilon por katekizo. La simptomo de la popola pieco, ligita kun Pasko, estas la praktikado de „benita nutraĵo”, t.e. la benado de nutraĵoj por la paska tablo. La tempo de Pasko estas pli malriĉa, se temas pri la kutimoj de popola pieco. Relative nova kutimo estas la diservo de lumovojo, kiun propagandis Papo Johano Paŭlo la Dua. Kun la tempo de Pasko ligiĝas ankaŭ la noveno al la Dia Mizerikordo, gvidanta al celebrado de la dua paska dimanĉo kiel la Dimanĉo de Dia Mizerikordo, kaj la noveno antaŭ la Pente-kosto. En la ordinara tempo eblas montri la kutimojn ligi-tajn kun marialaj festoj, kiel alportado por benado de her-boj kaj floroj en la soleno de Ĉielenpreno de Maria (la 15an de aŭgusto) kaj de semoj en la festo de la naskiĝo de Maria (la 8an de septembro). La tre grava simptomo de la popola pieco estas ankaŭ la vizitado al tombejoj kaj la preĝado intence de mortintoj en la Soleno de Ĉiuj Sank-tuloj (la 1an de novembro) kaj dum la unuaj ok tagoj de novembro.
Tio estas kompreneble nur kelkaj ekzemploj de la simptomoj de la popola pieco. Se por iu tio estas la unu-nura formo de la kontakto kun la kristana kulturo, oni po-vas kompari tion al la glimanta eta fajrero, el kiu ne sciate kiam povas ankoraŭ denove eksplodi flamo. Diversaj for-moj de pieco, subtenataj eĉ jam nur per la forto de alku-timiĝo aŭ de familia tradicio, povas fariĝi la ilo de efikado de la Dia graco. Siavice por iu edukita ĝenerale for de la kredo kaj Eklezio, kiu el si mem jam al preĝejo ne iros, la kontaktiĝo kun iuj formoj de pieco, eĉ se inter konatoj, po-vas fariĝi la formo de antaŭevangelizado, t.e. la unua kon-taktiĝo kun la spuroj de la ĉeesto de Kristo, kio povas frukti per la konvertiĝo kaj matura akcepto de la Evangelio.
Sac. Maciej Zachara MIC
El: Z Niepokalaną (Kun la Senmakula), wiosna 1(101) 2020
E-igis Stanisław Śmigielski