Numero 129 – somero 2020
Plibonigado de pastro
La penso skrupulema
Preĝo ne likvidas problemojn – ĝi ŝanĝas ilin je gracoj.
Kiam la pliaĝa filo faris la unuajn paŝojn kiel konfe-santo, mia edzino kaj lia patrino helpis lin en la konscienc-ekzameno antaŭ konfeso. „Ĉu mi preĝis por instruistoj?” – ŝi tralegis el libreto. – Ĉu vi preĝis? – ŝi demandis. – Jes! – senhezite respondis la fileto. – Kiam? – miris la panjo. – Nu kio, mi preĝas ja por pekantoj! – li fulmdiris.
Nu fakte, kiu preĝas por pekantoj, li tutcerte preĝas ankaŭ por instruistoj. Ankaŭ por instruistoj de la kredo, t.e. ĉefe por pastroj, ĉar ankaŭ ili estas pekantoj. Bedaŭrinde, ankaŭ pekantoj de pezega pezo, pri kio dolore ni konvin-kiĝis dum lasta tempo. Skandaloj devis kaŭzi la falon de spirito ĉe multaj fideluloj, kaj precipe pli en la medio de pastroj mem. Post emisio de la filmo de Sekielski la konata monaĥo, sankta homo, diris al mi, ke kiam la sekvan tagon li eliris sur straton, unuafoje li hontis, ke li iras en froko. Kio okazis tiam en la animoj de multaj pastroj, scias nur Dio, sed certe tio ne estis la bona tempo. Tre deprimanta tio estis, sed kion donos al homo deprimo? Kaj tiam, en ĉi nigra truo, en kiu troviĝis verŝajne ĉiu, por kiu Eklezio estas la hejmo, aperis la informo, ke ĉiuj virinaj kongre-gacioj komencas naŭsemajnan novenon, en kiu ĉiutage ili preĝados por la pastroj kaj la Eklezio en Pollando.
Por mi tio estas kiel la lumgarbo. Ŝajne la homo scias, ke preĝo estas la ĝusta respondo al ĉiu problemo, sed kiam aperas la escepta abomenaĵo, komenciĝas kombinado, kiel el ĉi truo eliri per homaj rimedoj, fiksitaj en la logiko de ĉi mondo: kaj eble oni likvidu celibaton, aŭ ion…
Kaj ĉi tie subite venas rekonsciiĝo: ili preĝadas! Nu kompreneble! Ja ne per nia forto staras la Eklezio. Kaj eble por Iu ĝi gravas pli ol por ni. Estas la Sankta Spirito kiu kompetentas pri ĝia riparado, do sen Li pli bone estas metie ne amatori ĉe la eklezia mekanismo.
La noveno de fratulinoj devis alporti la benatajn efi-kojn. Certe unu el ili estas… la plua preĝado – ĉi-foje dirata de ĉiam pli granda nombro da poloj. Lastatempe ekregis iu “preĝa intensigo” intence por sacerdotoj. Jam malgraŭ tio en Pollando verŝajne estas plej multe da margaretoj en la mondo – seppersonaj grupoj preĝantaj por konkreta pastro ĝis la fino de lia vivo, kaj ĉiam aperas la novaj. Estas ankaŭ aliaj iniciatoj. Antaŭ unu semajno en la revuo “Gość Nie-dzielny” mi menciis pri agado „Vi estas ĉirkaŭitaj” sur la retpaĝo gosc.pl. Anonciĝis por „pripreĝado” tre multaj sacerdotoj, kaj nun ĉiu povas tie „ricevi” unun el ili, por preĝi por li en oktobro. La mekanismo asignos lin laŭlote, sed ne estos tio la blinda loto. Hazardoj ja ne ekzistas.
Iu diros: kaj kial tiel daŭre ni devas preĝi por pas-troj? Kio do – se al iu tio ne konvenas, li preĝu por pek-uloj. Okaze li preĝos kaj por ili, kaj por si mem.
Franciszek Kucharczak
El: Semajnrevuo Gość n-ro 40, 06.12.2019, paĝo 39.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski
_______________________________________________
Ne sufiĉas paroli tion, kion oni pensas.
Oni devas ankoraŭ pensi, kion oni parolas.