Numero 132 – printempo 2021

Plej bela floro inter indianoj

En la lingvo de la gento Mohavk, al kiu ŝi apartenis, ŝia nomo signifas: “ŝi ordigas aferojn”. Ŝi estas la unua indianino, kiu estis anoncita sankta.

Sankta Katarina Tekakwitha naskiĝis en la jaro 1656 en la vilaĝo Osserneon en la ŝtato Nov-Jorko, apartenanta al plej batalemaj irokesaj gentoj. Ŝi ricevis tiam la nomon Tekakwitha. Ŝia patro estis la gvidanto de la gento de Mohavkoj. La patrino de la knabino estis kristanino el alia gento. Ŝi ne rajtis konfesi la kredon je Dio. Ŝi preĝadis do kaŝe. Kiam Tekakwitha estis kvarjaraĝa, la tuta familio ek-malsaniĝis je nigra variolo. Kaŭze de ĉi tiu malsano la ge-patroj kaj la frato mortis. Nur ŝi travivis, sed sur ŝia vizaĝo post la malsano restis videblaj cikatroj kaj tre malforta vid-kapablo. Post la patrino ŝi heredis rozarion, kun kiu ŝi ne disiĝadis, kvankam ŝi ne sciipovis kun ĝi preĝi. Ŝi ekloĝis ĉe sia onklo, kie ŝi estis malbone traktata.

Post kelkaj jaroj al la vilaĝo venis tri francaj misi-istoj. La junulino unuafoje ekaŭdis tiam pri Jesuo kaj tiel forte raviĝis pri tio, kion parolis la misiistoj, ke ŝi ekdeziris akcepti bapton. Tamen la familio ne volis konsenti pri tio. Ŝi estis konvinkigata edziniĝi, sed ŝi ne konsentis, ĉar ŝi volis sian vivon dediĉi al Dio. Kiam ŝi estis jam 18-jara, ŝi estis baptita. Ŝi elektis por si la nomon Katarina. Ekde tiam oni nomadis ŝin Kateri. La loĝantoj de la vilaĝo, kiuj estis malamike rilatigitaj al kristanoj, komencis ŝin rikani. Ili ne komprenis tion, ke kaŭze de sia kredo ŝi ne volas labori en  dimanĉoj kaj edziniĝi. Iutage la juna indiano vestiĝis je militaj koloroj kaj minacis, ke li mortigos ŝin, se ŝi ne mal-konfesos sian kredon. La knabino fermis la okulojn kaj atendis, ŝi estis konvinkita, ke li mortigos ŝin. Kiam li ek-vidis ŝian trankvilon kaj kuraĝon, li lasis ŝin trankvila.

Tamen plue ŝi ne havis trankvilon. Ŝi devis forlasi sian vilaĝon. Ŝi trairis pli ol 300 kilometrojn kaj ektroviĝis sur la teritorio de brita Kanado, en Kahnawake, proksime al Montrealo, kie estis la katolika misio. Tie ŝi akceptis unuafoje Jesuon al sia koro. Tiam ŝi estis jam 21-jara. Ŝi fordonis sin sub la protekto de Maria. Ŝi tre ŝatis preĝi la rozarion. Ŝi portadis ĝin sur kolo. Ŝi renkontiĝadis kun infanoj. Ŝi instruadis ilin preĝi kaj parolis al ili pri Sinjoro Jesuo. Ŝi vizitadis malsanulojn kaj prizorgadis ilin. Ŝi el-skulptis milojn da lignaj krucetoj, kiujn ŝi disdonadis al indianoj. Ŝi pendigadis ilin ankaŭ sur arboj. Ŝi faris ankaŭ la malgrandan kapeleton, kiun ŝi lokis sur arbo. Pli ol unu-foje homoj vidis ŝin genuanta sur neĝo ĉe tiu ĉi kapeleto.

Surprize ŝi grave malsaniĝis. Ŝi ne povis moviĝi kaj tre suferis. La homoj el la vilaĝo estis ĉe ŝi kaj preĝis, kiam ŝi estis mortanta. “Mi amas Vin, Jesuo” – estis la lastaj vortoj, kiujn ŝi eldiris. Ŝi mortis la 17-an de aprilo 1680. Post kelkaj minutoj ĉiuj cikatroj malaperis el ŝia vizaĝo. De tiam multaj homoj komencis venadi al la tombo de Kateri, kie post la preĝoj ili ricevadis multajn gracojn. Ŝi estis anoncita sankta en la jaro 2012 fare de la Sankta Patro Benedikto la Deksesa.

Magdalena Buczek

El la taggazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi, aprilo 2019, paĝo 3.

Tradukis: Sławomir Helicumski

 

 

Via koro pleniĝu per bonaj faroj,

kiel herbejo per koloraj floroj!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2020 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
Najbliższe Msze święte o uzdrowienie
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony