Numero 132 – printempo 2021
Paŭzo!
Motoro kiu senĉese laboras, trovarmiĝas post certa tempo. La lubrika oleo forvaporiĝas aŭ kemie disfalas, la mekanikaj partoj komencas frotadi kaj difektiĝi.
Ni homoj ne estas maŝinoj aŭ robotoj, do ni despli bezonas paŭzon de tempo al tempo!
Kiom pezas glaso kun akvo? Ne tiom multe, ĉu? Sed imagu ke vi tenas ĝin kun etendita brako. Post kelkaj horoj, la glaso sentiĝas peza! Ĉu vi sukcesos teni ĝin dum tuta tago? Supozeble ne, almenaŭ ne sen doloro poste! Estas same pri streso. Ni povas travivi iom da streso, sed ne konstantan streson. Necesas de tempo al tempo formeti tiun glason por povi daŭrigi poste.
Bone zorgu pri vi mem. Ne atendu ke aliaj faru tion, ĉar ili ja ne povas scii kiel vi sentas vin. Kaj se iu jes scias, fidu tiun personon kaj aŭskultu lin/ŝin!
(MsN – okt-nov-dec 2017)