Numero 134 – aŭtuno 2021
Patrujo mia!
„Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, tiam forgesiĝu mia dekstra mano. Algluiĝu mia lango al mia palato, se mi vin ne memoros” (Psa 137:5-6).
Kara junularo!
Tio estis en la jaro 1939 dum militaj operacioj. Tiel rakontas iu kuracisto: „Mi laboris tiam en la milithospitalo en Lvovo. En unu el transportoj oni venigis junan soldaton. Grenado deŝiris al li la suban makzelon. Sed ne la terura mutilo impresis min tiel forte… Dum la preparoj al opera-cio la vundito petis pri paperfolio kaj krajono. Li surskribis nur du demandojn: „Ĉu mi vivos?” kaj „Ĉu Pollando ven-kos?”.
Vi konas la kanzonon:
„La ruĝaj papavoj sur Montekasino,
Anstataŭ roson trinkis la polan sangon,
Sur ĉi papavoj soldat’ iris, pereis,
Sed estis kolero pli forta ol morto…”
Paroliva estas ĉi enhavo. Ankoraŭ pli paroliva estas la mo-numento en milita tombejo ĉe bazo de la monto. Antaŭ vicoj da tomboj la granda kruco skulptita en ŝtono. Centre urno por torĉo. Kaj surskribo entenanta la lastan peton de pere-intoj: „Pasanto, diru al Pollando, ke ni pereis fidelaj al ĝia servo”. Kaj alia surskribo en kvar lingvoj: „Por nia kaj via libereco, ni polaj soldatoj donis al Dio la animon, al itala lando la korpon, kaj la koron – al poloj”. Sur la ŝtonaj tabuletoj troviĝas la antaŭnomoj kaj nomoj de preskaŭ mil lokoj el la tuta mondo. Tiuj vortoj, tiuj nomoj, tiu monu-mento kaj centoj da aliaj havas sian parolivon. Parolivon de la koro kaj amo al Patrujo.
Patrujo? Kio ĝi estas? Miriga magia vorto, konata en ĉiu lingvo. Kiu ĝin ne konas? Eble tiu, kiu ĝin malkonfesis, kiu ĝin perfidis…
Dum la lasta milito alflugadis aliancaj aviadiloj, sur-teriĝis ie en Pollando kaj pilotoj forprenadis sakojn kun tero, poste forflugadis. – Por kio ĉi tero? – vi demandos… Ĝuste en fremda lando per la terbuleto oni priŝutis la malvarm-iĝantajn korpojn de polaj soldatoj, kaj kolegoj parolis: „Sonĝu al vi, kara frato, tiu pola tero, vilaĝo kaj hejmo, via preĝejo kaj via familio”. La samon faradis iamaj elmigrin-toj, kunprenante buleton da pola tero kaj en fremda lando ili ploris pro ĉagreno kortuŝe… „Fantaziuloj” – oni parolis pri ili. Terbuleto. Kaj kiom da sekretoj kaj enhavoj kaŝiĝas en ĝi. Kia forto? Kapabla plorigi, kapabla paroladi kaj kortuŝi, ĝojigi kaj tristigi, veki sopiron kaj forkapti al oferoj. „La terbuleto en la mano lumas eĉ senlume” (Gałczyński). Kial? Ĉar en ĝi kvazaŭ en lenso koncentriĝas preskaŭ la tuta Patrujo, kaŝiĝas ĝia korpo kaj animo, pasinteco kaj estont-eco, gloro kaj sufero. Rememoroj de infanaj jaroj kaj monu-mentoj de nacia grandeco. Ĝuste ne en ĝi sed „la plej profunda kaj plej sincera enhavo ardas en fandujo de la koro” (Gałczyński).
Ne demandu, kio ĝi estas. Ĉar geografo ekstaros an-taŭ vi, montros al vi mapon kaj diros, ke tio estas patrujo. Montros al vi montojn kaj riverojn, urbojn kaj vilaĝojn. Historiisto aŭ politikisto komencos paroli pri pasintaj jar-centoj, pri transformiĝoj kaj militoj, sed vi sentas, ke tio ankoraŭ ne estas patrujo. Literatoro, artisto – komencos citi nomojn de profetoj, verkistoj, rememori artaĵojn, antikva-ĵojn, paroli pri la beleco de gepatra lingvo. Sed vi sentas denove, ke patrujo estas io unika, ke ĝi vivas, ke (kiel diras la serba poeto D. Vasiljev)
„Patrujo, estas ne malviva grundo,
per nia mano fere katenita…
estas amo al nubo fluganta fone de ĉielo,
kaj al kanto, kiu ĉi tie bele sonas.
Patrujo – estas tiu tuta kunigilo,
kiu kunigas nin kun vivo nehazarde,
estas ĝojo, kiam nia sonoril’ eksonas,
estas varmo de la patrinaj brakumoj…”
Jes, estas la tuta kunigilo. Ĝi havas animon, havas koron, kiu batas, amas kaj volas esti amata, havas sian ling-von, parolon, kaj per ĝi eldiras ĉion – sian pasintecon kaj estontecon, grandecon kaj gloron. – Mi vidis iam bildon, kiu prezentas Patrujon en simbola formo de granda aglo. Ĉe ĝi staras homo kun la orelo alpremita al brusto de aglo, aŭskultante la batado de ĝia koro. Simbolo, sed paroliva.
Eblus kompari Patrujon al templo, nacio estas brikoj de la templo. Estas en ĝi arkeo konservanta „pleban kan-ton” kaj „armilon de sia kavaliro, fadenon de sia penso kaj florojn de siaj sentoj”. Tiu ĉi templo havas sian altaron, sur kiu ĉiutage plenumiĝas la ofero de laboro, de penoj kaj ofe-roj de griza vivo. Oferoj grandaj kaj etaj, dum milito kaj dum paco. Ĝi havas siajn pastrojn, instruistojn, gvidantojn de ŝtata navo, siajn heroojn kaj ordinarajn grizajn labor-istojn. Ne mirige, ke ni amas ĝin. Ne mirige, ke amis ĝin Kristo. Li ploris super sia familia urbo, super sia nacio.
Ne mirige, ke la orbuŝa Petro Skarga vokis: „Kiel do vi ne devas ami vian amindan patrinon, kiu vin naskis, edukis kaj suprenlevis? Dio ordonis respekti patrinon. Mal-benita estu, kiu malĝojigas sian patrinon. Kaj kiu patrino estas unua kaj pli merita kiel patrujo, de kiu vi havas nomon kaj ĉio, kion vi havas, de ĝi estas…”. Kaj plu li vokas al ofera komuna laboro por ĝi: „Ĝin amante, vi amas vin mem. Ĉar kiam ŝipo dronas kaj ventoj ĝin renversas, stultulo prizorgas siajn pakaĵetojn kaj kuŝas sur ili, sed ne iras por defendi la ŝipon kaj opinias ke mem amas sin, sed li perd-iĝas… Kiam malbone okazas kun la ŝipo, kiam ni ne ŝtopas ĝiajn truojn, kiam ni ne elverŝas akvon el ĝi, ĝi dronos kaj kun ĝi ni mem pereos”.
Se vi demandos, en kio konsistas la vera amo al pat-rujo? – do mi respondos al vi, ke ne en vortoj, ne en inten-coj, sed en faroj. Kanti naciajn kanzonojn, frapi trumpetojn, porti standardojn kriante plengorĝe „vivu!” – ĉiu scipovas. Ardaj paroladoj, fajraĵoj, enkondukaj artikoloj ne plibonigos la sorton de patrujo. Tia patriotismo ne multe utilas. Ansta-taŭ tio de tago al tago persiste labori kaj esti honesta homo, jen kion postulas de vi la vera religia vivo kaj la vera amo al patrujo.
Esploru do vian rilaton al patrujo. Ĉu vi konas ĝin? Ĝian pasintecon kaj belon, ĝian nuntempon, ĝiajn aspirojn kaj atingojn? Ĉu vi konas ĉion, kio estas granda, bona kaj nobla, ĝiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn?
Ĉu vi amas en ĝi ĉion per amo sincera, fileca? Ĉu vi ĝojas pro ĉiu novkonstruita lernejo, fabriko, preĝejo, hospi-talo? Ĉu vi estimas komunan bonaĵon, prizorgas ĝian aspe-kton, aŭ eble kontraŭe – ĉion vi malaprobas kaj kritikas?
Neniu hodiaŭ postulas de ni morton, grandajn hero-aĵojn. Ni scipovis mirigi la tutan mondon per heroeco, sed ni ne scipovas esti herooj ĉiutage, hejme, en lernejo, en la-boro, ĝenerale en la vivo. Jam tempas ŝanĝi glavojn je sokoj. Jam tempas utiligadi la ŝancon, kiun donas al ni la Provi-denco, Dio kaj Patrujo. Amen.
P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano
(Juneco ne povas forpasi, p.99, tr. SP)