Numero 134 – aŭtuno 2021

Patrino de Lumo el Zeitoun

Tio estis la nekutimaj revelacioj, ne nur pro tio, ke Maria alvenadis nokte, sed ankaŭ pro tiu kaŭzo, ke dum tri jaroj vidis Ŝin eĉ kelkaj milionoj da personoj! Kaj ŝia silenta ĉeesto transformadis homajn korojn, restarigadis sanon kaj plifirmigadis kredon.

Zeitoun tio estas la urbeto apud Kairo, la ĉefurbo de Egiptio. La 2-an de aprilo 1968 haltiĝis tie la muzulmano Farouk Mohamed Ata, kiu la sekvontan tagon devis havi operacion. Je la horo 20:30 li preteriris la preĝejon al Sankta Marko elkonstruitan en la loko, kie – laŭ tradicio – la Sankta Familio ripozis dum la fuĝo al Egiptio. Kiam la viro ekrigar-dis ĉielon, li ekvidis, ke super la preĝeja tegmento ŝvebas la luma figuro de genuanta kaj preĝanta virino. Post momento la iranta tra tie virino eĉ ekkriis pro la impreso kaj diris, ke tio estas Dipatrino. Tiam la figuro malaperis. Unu tagon pli poste Farouk eksciis en malsanulejo, ke li ne devas trapasi la operacion, ĉar li estas tute sana.

Kaj tiel Maria aperadis en la sama loko dum tri jaroj, du aŭ trifoje en la semajno. Ŝi estis videbla dum kelkaj minutoj, kaj iufoje eĉ dum pli ol du horoj. Ŝi eldiris neniun vorton. Sed homoj deĉifris ŝiajn gestojn. Kiam Ŝi genuis, ili  estis konvinkitaj, ke Ŝi instigas ilin al preĝado. Iufoje Ŝi ridetis. Kaj kiam Ŝi rigardis la homamason, tiam malgraŭ la ĉeesto de miloj da personoj ĉiu havis la impreson, ke Dipatrino rigardas lin persone. Iufoje Ŝi havis surbrake la Infaneton Jesuo aŭ tenis en la manplato branĉeton de oliv-arbo, simbolantan pacon. Iam akompanis Ŝin kolomboj, kiuj viciĝis en la formo de kruco.

La lastan fojon Ŝi aperis la 29-an de majo 1971. Escepta estis tio, ke Maria-n vidis ĉiu, kiu estis ĉeestanta en ĉi loko, sendepende de tio, ĉu estis kredanto kaj de kiu kon-fesio estis. La plimulto da personoj en ĉi tiu tempo preĝis kaj kantis kantojn. Oni sukcesis eĉ fari fotojn, sur kiuj videblas Dipatrino kaj filmi la aperon. Multaj personoj estis resanig-itaj el diversaj malsanoj kaj konvertiĝadis. Al Zeitoun venis mem la prezidento de Egiptio. La regantoj provis iamaniere klarigi ĉi tiun fenomenon. Ili decidis kontroli, ĉu eble tio estas la efikado de iuj specialaj aranĝoj. Ili malkonektis do la  elektran kurenton, kaj malgraŭ tio Maria aperis.

Ĉi mirakla evento fortikigis la loĝantojn de Egiptio. Ĝi preparis kristanojn al malfacila tempo de persekutoj, kiuj daŭras ĝis nun. Tiea episkopo, kiu mem ankaŭ vidis Maria-n, anoncis, ke la revelacioj estas veraj.

La silenta ĉeestado de Maria instigas nin al preĝado en la silento kaj koncentriĝo. Ŝi estas sendita de Dio al ĉiuj homoj, por al ĉiuj homoj  doni Sinjoron Jesuon, kiu estas la Lumo foriganta ne nur la mallumon de nokto, sed antaŭ ĉio de malbono kaj peko. Ni preĝu por ĉiuj kristanoj, kiuj estas persekutataj en Egiptio kaj en aliaj landoj, por ke ili povu sen obstakloj konfesi la kredon.

Magdalena Buczek

El: Taga gazeto Nasz Dziennik, aprilo 2021, W ogrodzie Maryi, paĝo 3.

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony