Numero 134 – aŭtuno 2021
Patolicismo
Estas katolikoj kredantaj kaj praktikantaj, estas kred-antaj kaj nepraktikantaj, estas nekredantaj kaj praktikantaj kaj estas Joe Biden. Estas malfacile lin klasifiki al iu el aliaj grupoj, ĉar ŝajne li kredanta kaj ŝajne praktikanta, sed iel ne katolike. La varma partiano de abortigo (unu el la unuaj liaj agoj estiel la prezidento de Usono estas onta abolicio de la enkondukita fare de Trump blokado de la financado de la abortigaj programoĵ). Li apogas la ekziston de unuseksaj pseŭdo-edzecoj kaj la adopton de infanoj fare de tiaj paroj. Li deklaras sin por in vitro, kontraŭkoncipado, por allaso de viroj sin prezentantaj kiel virinoj al virinaj sportaj teamoj, vestejoj kaj tualetejoj. Kaj ankaŭ por la enpremado de la ide-ologio gender jam al la plej junaj lernantoj en lernejoj. Sed al preĝejo li iradas kaj eĉ Komunion akceptas.
Se tiel povas aspekti katoliko, tio signifas, ke katoliko povas aspekti iel ajn. Li povas havi kvin edzinojn, ĉiun de alia sekso, povas esti la islama budhisto kaj la pastro de wuduo, povas ekbruligi preĝejojn, profani sanktaĵojn kaj murdi pastrojn – tute egale, gravas nur ke li montriĝadu en preĝejo.
Kian tio havas signifon, ke iu opinias sin katoliko, se li konsekvence, ne pro malforteco, sed intence kaj celkon-forme, rompas la bazajn kristanajn principojn? En kio kon-sistas esti kredanto, se fruntoŝvite li laboras por la elradikigo de Diaj leĝoj el ĉi tiu mondo?
Se iu demokrato en la Kongreso de Usono realigus ĉiujn postulojn de la republikana opozicio, li kun granda bruego elflugus el partio – tio estas por ĉiuj klara kaj evi-denta. Ĉar estas iuj principoj. Dume la situacio kun Biden aspektas tiel, kvazaŭ en la aferoj de kredo la principoj ĉesus validi.
La kazo de la nova prezidento de Usono konfirmas la regulon, ke plej danĝeraj por Eklezio estas katolikoj. Ne iuj muzulmanoj, ateistoj, masonistoj kaj ciklistoj, nur la homoj, kiuj donas al Kristo la falsan ateston. Kiuj montras al la tuta mondo, ke esti katoliko povas signifi ĉion – t.e. nenion. Post io tia neniu normala iros. Tio forkaptos neniun kaj neniun ŝanĝos al pli bona. Tia „katolikismo” povas elvokadi nur abomenon. Ĉar ĝuste la vivatesto estas la baza kaŭzo, pro kiu aliaj akceptas la Evangelion aŭ ĝin forĵetas.
„Ĉar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj” – skribas Sankta Paŭlo pri tiaj, kiuj babilas pri la moralaj principoj kaj ili mem tiujn ne respektas. Aŭ pli mal-bone: la katoliko de la klaso „Biden” faras ĉion eblan, por ĉi principojn inversigi. Iu tia, anstataŭ formadi sin mem laŭ la instruado de Eklezio, volas la instruadon de Eklezio formati laŭ si mem.
Sed nenio el tio estos. La Eklezio gvidas al savo, kaj ne al la kvarjara oficperiodo de prezidento.
Franciszek Kucharczak
El: Semajna revuo Gość Niedzielny, 31.01.2021, n-ro 4, paĝo39.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski
________________________________________________
La penso prikalkulita
Ne gravas, ke katoliko praktikas.
Grava estas, kion li praktikas.