KUN MARIA SEKVANTE KRISTON – Rozariaj konsideroj

PARTO 4 – Gloraj misteroj

(merkrede, dimanĉe)

Kontemplado de la vizaĝo de Kristo ne povas halti sur la bildo de Krucumito. Kristo estas la Resurektinto! La Rozario ĉiam esprimis ĉi tiun sperton de kredo, alvokante la kredanton eliri ekster la mallumon de turmento, por fikse rigardi la gloron de Kristo en resurekto kaj ĉieleniro. Kon-templante la Resurektinton, la kristano malkovras denove la motivojn de sia kredo (kp 1 Kor 15:14) kaj travivas de nove la ĝojon ne nur de tiuj, al kiuj Kristo aperis – de apos-toloj, Magdalena, disĉiploj el Emaus – sed ankaŭ la ĝojon de Maria. Al tiu gloro, en kiu ekde la momento de ĉielen-iro Kristo sidas dekstre de la Patro, ankaŭ Ŝi estos levita dum la ĉielenpreno kaj kronado en la gloro – kiel tio vid-eblas en la lasta glora mistero – Ŝi brilas kiel Reĝino de la anĝeloj kaj sanktuloj (RVM 23).

LA UNUA GLORA MISTERO
Resurekto de Sinjoro Jesuo

Sinjoro Jesuo, Vi venkis la morton, resurektis kaj do-nis al ni la esperon, ke ankaŭ ni iam releviĝos, por vivi kun Vi poreterne. Simile kiel al apostoloj, ankaŭ al mi neunu-foje malfacile estas ekkredi je ĉi tiu realeco, ĉar eble tro malmulte mi amas Lin.
Helpu min ĉiutage leviĝadi el miaj pekoj kaj misku-timoj, por ke mi meritu la releviĝon al eterna vivo. La vido de Via malplena tombo firmigu mian esperon.

LA DUA GLORA MISTERO
Ĉieleniro de Sinjoro Jesuo

Enirante en la ĉielon Vi, Jesuo, revenis al domo de la Patro. Vi revenis, por prepari al ni lokon kaj sendi la pro-mesitan Sanktan Spiriton, kiu estos firmigo en mia vivo-pilgrimado. Mi estas ankoraŭ dumvoje al la ĉielo kaj sur ĉi tiu vojo mi renkontas tiom multe da obstakloj, sur kiuj mi stumblas kaj falas.
Sinjoro, aldonu al mi forton, por ke mi venku ĉiujn ĉi obstaklojn kaj meritu la preparitan por mi loĝejon en la domo de nia Patro.

LA TRIA GLORA MISTERO
Descendo de la Sankta Spirito

La potenco de agado de la Sankta Spirito estis tiel granda, ke ne lasis Viajn disĉiplojn resti senage. Kuraĝe ili komencis anonci tion, kion Vi al ili transdonis. Kaj al mi neunufoje tiel malfacile estas konfesi Vin, malgraŭ ke ne minacas al mi iaj danĝeroj.
Malfermu mian koron al agado de Via Spirito, por ke mi firmigita de Li, kontraŭstaru la insidojn de satano kaj fariĝu Via vera atestanto en la hodiaŭa mondo.

LA KVARA GLORA MISTERO
Ĉielenpreno de la Virgulino Maria

Vi, Maria, estas prenita en la ĉielon kun korpo kaj animo. Vi meritis tion per via senpeka vivo. Via Filo ne permesis, ke via korpo putriĝu, kiel de ĉiu pekulo. Kaj mia destino estas la ĉielo, kie mi havas jam preparitan loĝejon.
Maria, helpu al mi tiel vivi kaj konduti, por ke mi post fino de la surtera pilgrimo, meritu ekloĝi en la domo de nia Patro kaj povu kune kun Vi adori Lin poreterne.

LA KVINA GLORA MISTERO
Kronado de la Virgulino Maria

Vi, Maria, reĝinas ĉe flanko de via Filo en la ĉielo kaj propetas por ni. Kiel dum via vivo Vi ĉiam rimarkis la bezonojn de alia homo, tiel nun des pli Vi vidas ilin, kiel nia Patrino, Reĝino de la ĉielo kaj de la tero.
Elpetu kaj por mi pekulo la bezonajn gracojn. Faru, ke mi jam ne vundu kaj ne tristigu vian koron per pekoj, sed ĉiam mi tiel procedu, por ke mi estu via vera infano, inda nomi Vin mia Patrino kaj Reĝino.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony