KUN MARIA SEKVANTE KRISTON – Rozariaj konsideroj

PARTO 3 – Doloraj misteroj

(marde, vendrede)

„La doloraj misteroj kondukas kredanton al denova travivado de la morto de Jesuo, stariĝado sub la kruco apud Maria, por kune kun ŝi enpenetri en oceanon de la amo de Dio al la homo kaj senti tutan ĝian regeneran potencon” (RVM 22). La Rozario elektas certajn momentojn de tur-mento, instigante la preĝanton ke li koncentru sur ilin enri-gardon de sia koro kaj travivu ilin de nove. La vojo de me-ditado malfermiĝas per la Olivĝardeno, kie Kristo travivas precipe turmentajn momentojn fronte al la volo de l’Patro, rilate al kiu la malforto de korpo povus cedi al la tento de ribelo. Tie Kristo stariĝas en ĉeesto de ĉiuj tentoj de la homaro kaj fronte al ĉiuj ties pekoj, por diri al la Patro: „Plenumiĝu ne mia volo, sed la via” (Luk 22:42). Tiu Lia ‘jes’ deturnas ‘ne’ de la pragepatroj en ĝardeno Edeno. Kaj kiom estis kostonta Lin tiu akcepto de la volo de sia Patro, rezultas el pluaj misteroj, en kiuj per la skurĝado, dorno-kronado, krucoportado kaj morto surkruce Li estas eldonita por la plej granda malestimo: Ecce homo! Jen la homo!

LA UNUA DOLORA MISTERO
La preĝado de Sinjoro Jesuo en Olivarba ĝardeno

Mi ne scias, kion Vi, Sinjoro Jesuo, travivadis dum la preĝado en Olivarba ĝardeno. Tio devis esti hororaj tra-vivaĵoj, ĉar ili elpremis sangon sur Via vizaĝo. Vidante, kio Vin atendas, Vi petis sian Patron, ke Li formetu de Vi la kalikon de doloro kaj sufero, tamen finfine Vi plene Vin konfidis al la volo de l’ Patro. Kaj al mi estas neunufoje tiel malfacile, ke mi ribelas, kvankam ĉiutage mi ripetas: Fariĝu Via volo.
Helpu al mi, Jesuo, venki ĉi tiun ribelon kaj instruu akceptadi ĉiam la volon de nia Patro.

LA DUA DOLORA MISTERO
La skurĝado de Sinjoro Jesuo

Dum la skurĝado Vi, Jesuo, elsuferis kruelajn tur-mentojn. Vi eltenis ilin por mi, pro miaj pekoj. Ĉar ja ĉiu mia peko, jen estas kruela skurĝofrapo de torturantoj, kiu Vin vundas. Tamen tiom ofte mi forgesas pri tio, kion Vi elsuferis por mi. Ĉiutage denove mi skurĝas Vin kaj ne povas ĉesi, kvankam daŭre mi promesas pliboniĝon.
Aldonu al mi forton kaj protektu kontraŭ farado al Vi pluan doloron kaj plilongigado de Via skurĝado.

LA TRIA DOLORA MISTERO
La dornokronado de Sinjoro Jesuo

Sinjoro Jesuo, dum la dornokronado Vi travivadis ne nur doloron, kiun faradis al Vi la torturantoj, surmetante la dornokronon. Vi travivadis ankaŭ malestimon kaj humil-igon, kiujn Vi spertis de ilia flanko, vestita per skarlata mantelo. En ĉi tiu malestimo mi ankaŭ havas mian parton per malestimo al. alia homo kaj per piedpremo de lia homa digno.
Jesuo, aldonu al mi forton, por ke mi per mia sinteno fronte al proksimuloj ne kontribuadu al ripetado de Viaj suferoj.

LA KVARA DOLORA MISTERO
La krucoportado al Kalvario

Jesuo, Via kruco estas nedisigebla kunulo de la ho-mo, sed ĝia valoro dependas de la sinteno de portanto. Vi akceptis ĝin kun amo, kaj mi tiom ofte ribelas kontraŭ ĝi, mi volas ĝin elimini el la persona vivo kaj el publika spaco, ĉar ĝi estas por mi konscienc-riproĉo.
Faru, Sinjoro Jesuo, ke mi ekamu Vian krucon. Al-donu forton, por ke mi ĉiutage surprenu la krucon de miaj suferoj kaj devoj kaj sekvu Vin sur mian Golgoton.

LA KVINA DOLORA MISTERO
La morto de Sinjoro Jesuo

Sinjoro Jesuo, kiam Vi pendis surkruce etendita inter la ĉielo kaj la tero, Vi rimarkis min, mizeran pekulon, por kiu post momento Vi estis mortonta. El la alto de tiu kruco Vi vidis mian mizeron kaj ne volis lasi min sola. Vi donis al mi Vian Patrinon, por ke ŝi estu ankaŭ mia Patrino kaj konduku min al Vi.
Maria, lernigu min daŭri kune kun Vi sub la kruco de Kristo. Elpetu la gracon persisti sub ĝi ĝis la fino de mia vivo.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony