KUN MARIA SEKVANTE KRISTON – Rozariaj konsideroj

PARTO 2 – Lumaj misteroj

( ĵaŭde)

„Trapasante de la infanaĝo kaj vivo en Nazareto al la publika vivo de Jesuo, la kontemplado kondukas nin al tiuj misteroj, kiujn el speciala titolo eblas nomi ‘misteroj de la lumo’. Efektive la tuta mistero de Kristo estas lumo. Li estas „la lumo de la mondo” (Joh 8:12). Tamen tiu dimen-sio aperas precipe en la jaroj de publika vivo, kiam Li anoncas Evangelion de la Regno. Dezirante montri al la kristana komunumo kvin rimarkindajn momentojn – miste-rojn plenajn de lumo – de tiu vivofazo de Kristo, agnosk-eblas kiel tiuj: 1) Lia bapto en Jordano; 2) revelacio sin mem dum la nupto en Kano; 3) anonco de la Regno de Dio kaj invito al konvertiĝo; 4) transfiguriĝo sur monto Tabor; 5) starigo de la Eŭkaristio estanta sakramenta esprimo de la paska mistero” (RVM 21).

LA UNUA LUMA MISTERO
La Bapto de Sinjoro Jesuo en Jordano

Sinjoro Jesuo, Vi ne bezonis ĉi tiun bapton, ĉar Vi estis senkulpa. Tamen Vi akceptis ĝin por doni la okazon al revelacio de via dieco. La atestantoj de tiu evento ekaŭdis voĉon de la Patro, ke Vi estas Lia Filo amata kaj Vin ili de-vas aŭskulti. Mi ankaŭ akceptis la bapton kaj iĝis infano de Dio, sed per miaj pekoj mi defrotis jam Lian bildon en mia animo.
Faru, Sinjoro, ke mi aŭskultante Viajn vortojn, klo-podu ĉiutage renovigi en mi ĉi tiun infanecon.

LA DUA LUMA MISTERO
La nupto en Kano Galilea

La nupto en Kano fariĝis la okazo, por ke Jesuo re-velaciu sian Dian potencon. Vi, Maria, ne preteratentis la embarasan situacion, en kiu ektroviĝis la novgeedzoj, kiam mankis vino. Tiam Vi diris al la servantoj: Faru ĉion, kion ajn Li diros al vi. Tiamaniere Vi kvazaŭ devigis vian Filon al la unua miraklo.
Vi, Maria, instruu ankaŭ min fari ĉion, kion ordonis via Filo. Instruu min ĉiutage fidele paŝi la vojon de Diaj ordonoj.

LA TRIA LUMA MISTERO
Anonco de Evangelio kaj invito al konvertiĝo

La Evangelio estas tiu grandioza vojmontrilo, kiun Vi, Jesuo, starigis sur la vojo de mia vivo. La indikoj en ĝi entenitaj garantias, ke mi ne estos erarinta, ke mi aliros al celo kaj atingos tion, kion Vi promesis. Tamen ofte mi ne prikonsideras serioze Viajn vortojn, mi serĉas proprajn vojojn kaj tial mi eraras.
Jesuo, aldonu al mi fortojn, por ke mi fakte ekkredu, ke Vi estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo. Kaj se mi estos erarinta, helpu kiel eble plej rapide retrovi la revenan vojon al Vi.

LA KVARA LUMA MISTERO
La Transfiguriĝo de Sinjoro Jesuo sur monto Tabor

Al apostoloj tiel bone estis dum la transfiguriĝo sur monto Tabor, ke ili volis tie resti, ĉar ili eksciis, ke Vi estas amata Filo de Dio. Mi scias tion, ĉar tion transdonis al mi Viaj disĉiploj en la Evangelio. Tamen tiom ofte mankas al mi la fortoj kaj emo, por serioze trakti Viajn vortojn.
Helpu al mi, Jesuo, adheri al Vi per la tuta koro kaj transformadi ĉiutage mian vivon konforme al la principoj de Via Evangelio.

LA KVINA LUMA MISTERO
La starigo de la Eŭkaristio

Pro la amo Vi, Jesuo, restis kun ni en la Eŭkaristio, ĉar tiel forte Vi volis esti proksime al ni. Vi lasis Vin fermi en la tabernaklo, kiel malliberulo de amo. Kaj plejofte Vi restas tie sola, ĉar mankas al mi la tempo, por almenaŭ dum momento restadi kun Vi, por ĉerpi la fortojn al batalo kontraŭ miaj malfortoj kaj miskutimoj.
Sinjoro Jesuo, helpu al mi finkompreni, ke sen Vi nenion mi povas fari, ke mi estas tro malforta por venki la malbonon, kiu de ĉiuj flankoj atakas min.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony