KUN MARIA SEKVANTE KRISTON – Rozariaj konsideroj

PARTO 1 – Ĝojaj misteroj

(lunde, sabate)

Ĉi tiujn misterojn trapenetras ĝojo, kies baza motivo estas la fakto, ke Dio komencis realigi siajn promesojn el-savi la homon. La unua signo de tio estas la enkarniĝo de Dia Filo, kiu efektiviĝis en la momento de anonco. La ĝojo trapenetras la renkontiĝon de Maria kun sia parencino Eli-zabeta kaj tutan ŝian restadon en la domo de Zakario. Sub la ĝojosigno okazas naskiĝo de Jesuo, precipe la renkont-iĝo kun Li de la betlehemaj paŝtistoj kaj saĝuloj el Oriento. Neesprimeblan ĝojon elkantas la oldulo Simeono, kiu ofe-ras Jesuon al Patro. Nepriskribebla estas ankaŭ la ĝojo de Maria kaj Jozefo, kiam ili retrovas la dekdujaran Jesuon en la templo. Kvankam la ĉefa motivo de la lastaj misteroj estas ĝojo, tamen jam aperas en ili la signoj de dramo, antaŭdiro de la glavo, kiu trapasos la koron de Patrino.
„Maria kondukas nin al finkompreno, en kio kuŝas la sekreto de kristana ĝojo” (RVM 20).

LA UNUA ĜOJA MISTERO
La anonco al Beata Virgulino Maria

Fariĝu al mi laŭ via parolo. Tiumaniere Vi, Maria, esprimis la konsenton pri la intencoj de Dio rilate al Vi kaj konsekvence Vi realigadis ilin ĝisfine, ĝis la kruco. Neni-am Vi hezitis, malgraŭ ke via vivo estis plenplena de dolo-ro kaj sufero.
Instruu al mi, Maria, tian konsekvencon en la vivo. Instruu ĉiutage akceptadi la volon de Dio kaj konsenti la intencojn de la Patro fronte al mi. Ŝirmu de ribelo kontraŭ Liaj decidoj.

LA DUA ĜOJA MISTERO
Vizito de Maria al Elizabeta

Maria, kiam Vi sciiĝis pri la situacio, en kiu ektrovi-ĝis via parencino Elizabeta, Vi tuj rapidis al ŝi. Vi volis per via helpo servi ŝin. Vi donis al mi ekzemplon kaj instigon, kiel procedi en interhomaj rilatoj. Ni tiom ofte atendas, por ke aliaj servu al ni.
Via ekzemplo estu por mi la alvoko, ke mi neniam unualoke starigu min mem, sed tiujn, kiuj atendas mian helpon.

LA TRIA ĜOJA MISTERO
La naskiĝo de Sinjoro Jesuo

Longe serĉis Vi, Maria, kune kun Jozefo konvenan lokon, kie povus digne naskiĝi via Filo. Bedaŭrinde, Vi ne trovis ĝin. Via serĉado daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar ankaŭ hodiaŭ estas multaj homoj, kiujn Li ĝenas, kaj estas ankaŭ tiaj, kiuj malestimas Lin. Mia sinteno ankaŭ estas multe mal-kontentiga tiurilate.
Elpetu por mi, Maria, ĉe via Filo, ke en mia koro estu ĉiam loko digna kaj aperta por Lin akcepti.

LA KVARA ĜOJA MISTERO
Prezentado de Sinjoro Jesuo en la templo

De via infanaĝo volis Vi, Maria, procedi laŭ preskri-boj de la Mosea Leĝo. Ĉi kaze ankaŭ tiel Vi procedis. Vi alportis vian ununaskitan Filon al la templo, por prezenti Lin al la Sinjoro. Tamen eble Vi ne supozis, ke Vi ekaŭdos tiam la vortojn: Vian animon trapasos glavo. Tiu glavo tra-pasis multfoje vian koron ankaŭ kaŭze de miaj pekoj.
Ŝirmu min kontraŭ plua pekado.

LA KVINA ĜOJA MISTERO
Retrovo de Sinjoro Jesuo en la templo

Kiam Vi, Maria, retrovis vian Filon en la templo, Vi ekaŭdis agacajn vortojn. Eble ĝisfine Vi ne komprenis ilin, sed Vi ne ribelis. Humile Vi akceptis ilin kaj konsideradis. Vi klopodis ekkompreni ilian signifon. Ankaŭ al mi nefa-cile estas ekkompreni la instruadon de Jesuo.
Maria, Vi instruu al mi la scipovon konsideradi la vortojn de via Filo en mia koro kaj finkompreni ilin. Ins-truu al mi akceptadi ilin kaj helpu min laŭ ili ĉiutage pro-cedi.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony