Numero 133 – somero 2021
Paradizo sen Dio ne ekzistas
La evangelia voko: “Amu unu la alian!” (kp. Joh 15: 12) ne estas abstrakta, romantika ideo, sed tre konkreta tasko realigota ĉiutage, en la vivo persona kaj socia. La his-torio montras, ke diversaj danĝeraj ideologioj, en tio la ko-munismo, senĉese revenas, detruante la socian vivon kaj toksante la mensojn de homoj. Oni ne povas esti fronte al ili indiferenta. Oni devas realigadi en la ĉiutaga vivo la ins-truon de Evangelio kaj konscie kontribuadi al konstruado de la “civilizacio de vivo kaj amo” (kp. S-ta Johano Paŭlo la 2-a, Evangelium vitae, 100).
Kontraŭ komunismo oni ne povas batali per negacio – la falsan doktrinon oni devas kontraŭbatali per la vero kaj per agado respondadi al agado. Super ĉio devas regeneriĝi tiuj moralaj valoroj, kiuj tra la lastaj dumil jaroj faris nian civilizacion vivodona forto. Ege pereigan influon al form-iĝado de juna homo kaj al lia pli posta plenaĝa vivo havas la ateisma ideologio kaj demoralizo.
“Multaj junaj homoj subiĝas al ideologiaj premoj, estas ekspluatataj kaj uzataj kiel “kanonviando” aŭ “sturm-taĉmentoj”, por detruadi, timigi aŭ mokridi aliulojn. Plej malbona estas tio, ke multaj el ili transformiĝis en indivi-dualistojn, en personojn malamikajn kaj malfidemaj fronte al ĉiuj, fariĝante tiumaniere facila akiraĵo por la projektoj dehumanigaj kaj detruigaj, prilaboritaj de grupigoj politikaj aŭ ekonomiaj potencoj” (Papo Francisko en la instigo Christus vivit, 73).
Komunismo venos sub la nomo de “progresema de-mokratio” aŭ sub aliaj nomoj akcepteblaj fare de homoj. Ankaŭ hodiaŭ oni vidas diversajn sloganojn pri la neceso de progreso, forĵeto de tradicio pro moderneco, liberiĝo disde la Eklezio, religio kaj kulturo.
Tiaj frazoj kiaj la frateco de homoj estas malplenaj kaj senigitaj je signifo, se ili ne apogas sin sur la solida kredo je la patreco de Dio. La promesoj pri kreo de para-dizo en deŝiro disde Dio kaj Liaj ordonoj estas ĉiam men-sogaj. Sankta Johano Paŭlo la 2-a rekte surskribis, ke “demokratio sen valoroj facile ŝanĝiĝas en malkaŝan aŭ kamuflitan totalismon” (Centesimus annus, 46).
La veran esperon pri estonteco donas la kredo je Dio, la servo al alia homo, la subteno de agado per preĝo kaj la daŭro ĉe valoroj. La filozofio kaj movado, kiuj sin dediĉas al plibonigo de vivkondiĉoj de laboristaro, ne povas suk-cesi, se ili provas enpremi homon en la malvastan matricon de materialism kaj senigi lin de spiriteco, kontentigante sole liajn terajn bezonojn. Senkonsidere tion, kiom ofte ho-mo negas la spiriton, ĉiakaze en neklarigebla maniero li sin direktas al la Eternulo. La soifo pri Dio estas egale natura por la homa animo, kiel la korbatado por la korpo.
Małgorzata Sołtyk