Numero 128 – printempo 2020

Oni ne ludas la amon

„Ve al tiu homo, per kiu la skandalo venas!” (Mat 18:7)

 

Kara junularo!

Tio ne nur afero de du koroj. Ni komencu hodiaŭ de ekzemploj: – „Antaŭ du jaroj – tiel skribas iu juna knabino al redakcio de unu semajna revuo – en mia hejmo komencis estadi juna homo, kiu ligis konatecon kun mia fratino kaj klare estis videbla, ke li strebas al edziĝo kun ŝi. Post kelka tempo ili ge-edziĝis, kreis propran hejmon kaj estis feliĉaj, reciproke mem-kontentaj. Nur mi ektroviĝis en konflikto… Kiam nuna mia bofrato, estiel kavaliro aperis en nia hejmo kaj ligis kontakton kun mia fratino, li vekis en mi de unua rigardo grandan interes-iĝon. Laŭmezure kiel pli proksime mi lin ekkonadis, estiĝadis en mi sento. Mi diros malkaŝe – mi enamiĝis. La sento kreskis kun ĉiu tago. Li estis fikse rigardanta mian fratinon kaj mi ŝajnis por li ne ekzisti. Mi konservis fronte al li kvazaŭan indi-ferenton. Sub ĉi tiu masko kaŝiĝis tamen du sentoj: vundita ambicio de virino, pri kiu oni ne interesiĝis, kaj ordinara ĵaluzo, ke la homo kiu falis en mian guston kaj koron, elektis virinon, kiu komence favoris lin per nenia kora sento.

Sed jen abrupta ŝanĝo en mi. Post iu festeno ĉe niaj komunaj konatoj, mi faradis ĉion por turni lian atenton al mi, sed mi volis kaŝi mian senton kaj mi sentis, ke mia bofrato estas kvazaŭ surprizita, ĝenita kaj samtempe ekscitita. Mia sento forte dampata eksplodis kun nova forto. Li vizitis min unu fojon kaj duan fojon. Antaŭ nelonge li deklaris al mi, ke li pretas divorci de edzino, se mi decidiĝos okupi ŝian lokon. Mia fratino pri nenio scias, nenion konjektas, mi ŝin kompatas nun des pli, ju pli turmentas min la konsciencriproĉoj. Ja – ŝi finas sian leteron – ĉiu homo havas rajton al persona feliĉo, kaj mi anko-raŭ des pli grandan, ke – kiel mi skribis – plifrue ol fratino mi favoris per sento ŝian nunan edzon…”

Kaj jen alia sceno de simila dramo, sed finita per tra-gedio kaŭze de nehonesta ludo de unu el aktoroj: Loko de tragedio? Lublin, strato Przemysłowa n-ro 3. Numero ne gravas. Kuirejo de unu el domoj. Tempo? Jaro 1950. Horo la 7a matene. En la kuirejo aŭdiĝis krio – vokado pri helpo. Post momento pafo el revolvero. Sinjorino magistro falis sur plan-kon senviva. Poste ambulancveturilo, milico, esplorado, enketo de atestantoj… Kaj jen kaŭzo kaj genezo de la tragedio: „Fredko kaj Maria delonge renkontiĝadis antaŭ klerigejo, pro-menadis, laŭdire estis enamiĝintaj. Ili eĉ fiksis la daton de ge-edziĝo, sed Maria konstante prokrastis. Foje ŝi parolis al li: „mankas loĝejo”, kaj kiam li forveturis al Valbriĥo aŭ Ŝtetino, tie li trovis laboron kaj loĝejon – ŝi ne volis. Ŝi preferis reveni al Lublino. Kaj ĉiam la samo. Kiam ili revenis al Lublino, ŝi komencis rifuzi renkontojn, pretekste ke ŝi veturas terenon. Li kredas kaj atendas. Fine li renkontas ŝin en societo de aliaj viroj. Li pripensas: – Ĉu ŝi amis min? Ĉu do ŝi ludis kun mia amo? Kaj kiam li konvinkiĝis, ke tio estis ludado, ĉar ŝi jam edziniĝis kun alia, li ne eltenis nervoze, li venĝis…” Por ludado necesas altpreze pagi.

Du ekzemploj, sed da ili povus esti multe pli. Sufiĉas al vi la du. Kiu kulpas – mi demandas vin – pri nerealiĝinta trage-dio geedza en la unua kazo kaj pri morto de virino en la dua? Kiu kaj kio?

 

Ĉu la homo rajtas pri persona feliĉo? Rajtas. Sed ne koste de feliĉo de alia persono, ne koste de fratino, piedpremo de sakramenta ligo, ne koste de piedpremo de Diaj leĝoj. Kul-pas la nesalubra ambicio, egoismo, provokita nesinrego, ĵaluzo kaj rabemo. Por tio oni pagas kaj eĉ altpreze. Kun troaĵo. Jam en ĉi vivo. Ĉar tio ne nur afero de du koroj. Maria pagis per propra vivo por tiu ludado kun la amo. Fredko por la tragika amo kaj venĝo pagis per perdo de libereco.

Ni aldonu al ĉi kazoj ankoraŭ kelkajn eldirojn: „Mi havis fianĉinon. Tio estis platona amo. Sed mi ekkonis alian, pli belan fraŭlinon kaj tro malfrue mi ekorientiĝis, ke ŝi estis virino kun malfortigitaj principoj. Sed mi decidiĝis edziĝi kun ŝi kaj por efikoj de tiu edziĝo mi pentofaras ankoraŭ ĝis hodiaŭ”.

„Unu el kaŭzoj de disfalo de mia geedzeco estis tio, ke mi prenis knabinon „post provo” kaj ŝi devis senkulpiĝi. Tamen mi konkludis, ke tia edzino jam ne scipovas ami tiel kiel tiu kiu estas sen pasinteco”.

„Malgraŭ, ke mi estas virino, mi opinias, ke la kulpon por senmoraligo portas virinoj”.

„Mi estas juna kaj mi ne komprenas, kiel knabo povas preni „por provo” knabinon, kiun li amas. Ja tio estas imper-tinenteco diri al amatino: – Se vi subiĝos al mi, mi ekkredos ke vi amas min”.

„Mi opinias, ke se viro ne povas ĝisatendi la tagon de geedziĝo, do kia estas garantio, ke li scipovos sinregi en estonteco rilate al alia virino?”.

Mi finas citi ĉi aŭtentikajn eldirojn kaj mi ne konsentas la vortojn de kanzono: „Ĉiu amo estas unua, plej varma, plej sincera…” Kial? – Ĉar „ĉiujn pasintajn forigas en ombron, ĉiu amo estas forto, kiu detruas tion kio estis…”. Jes. Detruas – sed ĉion kaj sin kaj amon. Ĉar tio jam ne estas amo. Tio estas ko-merco per amo, estas ludado kun ĝi.

Ne ludu kun via kaj fremda edzeco. Ĉar „kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu” (Mat 19:6). „Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula” (Heb 13:4). „Mal-ĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos” (Heb 13:4). „Ne trompiĝu! Nek malĉastuloj, nek adultuloj, nek malmoruloj heredos la regnon de Dio” (1 Kor 13:9-10).

Ne ludu kun la pasioj. Ĉar ve al vi, kiam en vi venkos besto, kiam rompita estos harmonio inter korpo kaj spirito, ve al vi, kiam vi devos pagi per nekuracebla malsano, per antaŭtempa morto, per perdita feliĉo, ĝojo. Ve al vi, ĉar „tiuj, kiuj estas en la karno, – diras s-ta Paŭlo – ne povas plaĉi al Dio” (Rom 8:8). „Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo?” (1 Kor 6:15). Ne ludu, ĉar „Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo” (1 Tes 4:7). Ne ludu! Ĉar vi estas respondeca por skandalo. Sinjoro Jesuo diras: – „Ve al la mondo pro la skan-daloj!… Kiu ajn skandalos… estus pli bone por tiu, se oni pend-igus grandan muelŝtonon ĉirkaŭ lian kolon, kaj dronigus lin en la profundo de la maro… Ve al tiu homo, per kiu la skandalo venas!” (Mat 18:6-7).

Ne ludu, eĉ per pensoj, vortoj, imago. „Ĉar agrablaj ko-mencoj de malbono, sed fino malbona”. „Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo” (Sen 15:26). „Via mildeco estu konata al ĉiuj” (Flp 4:5). Ne ludu, ĉar „Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion” (Mat 5:8). Kaj se vi demandos, kion vi faru, ĉar simile al s-ta Paŭlo vi ripetas: „la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras, sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faras” (Rom 7:19), ke vi sentas en vi „duoblan leĝon” – do mi respondos al vi ankaŭ per liaj vortoj: „Mi kon-tuzas mian korpon, kaj ĝin subpremas” (1 Kor 9:27).

Jes. Sinregado, askezo, kulturo de animo kaj korpo. Kulturo de pensoj, imagoj, vortoj kaj tuta konduto, gimnastiko, sporto, amataj „hobioj”, okupoj kaj laboro, kaj antaŭ ĉio preĝo kaj sanktaj sakramentoj helpos al vi iĝi pura kaj nobla homo. Amen.

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.83, tr. SP)

________________________________________________________________________________

 

Kia estas diferenco inter „mi ŝatas vin” kaj „mi amas vin”? Budho bele respondis:

„Kiam vi ŝatas floreton, tiam vi simple ŝiras ĝin. Sed kiam vi amas floreton, tiam vi akvumas ĝin ĉiutage”.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony